Iringa

From Wikipedia, the free encyclopedia

Iringa
Remove ads

Iringa estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de la samnoma regiono. Ĝi konsistigas en la regiono la distrikton Iringa Urba, kiu laŭ la censo de 2002 havis 106.371 loĝantojn. Parto de tiu distrikto tamen estas klasita kiel "kampara"; la "urba" urba parto havis 99.723 loĝantojn.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Iringa.
Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...
Thumb
Situo en Tanzanio
Thumb
EAR buso al Iringa

Iringa situas nord-oriente en la regiono, en ties alta parto, ĝia alto super maro estas pli ol 1.500 metroj. Ĝiaj koordinatoj estas  47′ S 35° 42′ O (mapo). Pro la alteco la temperaturoj inter junio kaj aŭgusto povas preskaŭ atingi glaciecon.

La urbo, kies nomo deriviĝas de la hehea vorto lilinga (= fortikaĵo), estis konstruita en la 1890-aj jaroj de la germana armeo kiel defenda loko kontraŭ la ribelo de la heheoj sub ilia ĉefo Mukvavo, kies bazo situis proksime. El tiu epoko restas bazara halo kaj tribunala konstruaĵo.

Iringa estas trafika nodo, ligita al Daresalamo per la tanzania-zambia ŝoseo (distanco: 502 km). Alia ŝoseo iras norden al Dodomao (ĉ. 200 km). Malgranda flughaveno (IATA-kodo "IRI") situas norde de la urbo.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads