Daresalamo

urbo en Tanzanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Daresalamomap
Remove ads

Daresalamo (arabe: دار السلام; svahile Dar-es-Salaam; slange: Bongo) estas la plej granda urbo, la ekonomika centro, universitata urbo kaj la iama ĉefurbo de Tanzanio. En 2003 ĝi havis 2,5 milionojn da loĝantoj, kaj tiu nombro duoblis malpli 20 jarojn poste. Ĝi estas havenurbo apud la Hinda Oceano. Ĝia nomo signifas "ejo de paco" en la araba lingvo.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Daresalamo.
Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Historiaj regionoj ...
Thumb
Preĝejo en Daresalamo
Thumb
Panoramo el la oceano al Daresalamo
Thumb
Malriĉa urboparto en Daresalamo
Remove ads

Geografio

Daresalamo troviĝas sur ebenaĵo laŭ la Hinda Oceano.

Historio

Antaŭ la koloniado la urbo estis impona havenurbo. La unua eŭropano estis tie Albert Roscher el Hamburg en 1859, pli frue portugaloj priskribis la urbon. Antaŭ la germana erao la urbo estis grava centro de arabaj sklavokomercistoj. La germanoj establis stacion en 1887, baldaŭe fervojo estis konstruita. Daresalamo iĝis ĉefurbo de la germana kolonio. Dum la 1-a mondmilito la britoj okupis la tutan kolonion. En 1961 la urbo iĝis ĉefurbo de sendependa lando Tanganjikio, poste ĝi estis la ĉefurbo de Tanzanio ĝis 1973, kiam Dodomao iĝis la nova ĉefurbo.

Remove ads

Vidindaĵoj

  • Katedralo Sankta Jozefo, romkatolika
  • botanika ĝardeno
  • Msasani Village: fiŝkaptista vilaĝo, 5 mejlojn norde de Daresalamo.
  • Bagamoyo: iama sklavkomerca centro, 75 km-ojn norde de Daresalamo. Katolika misio.
  • The National Museum: Nacia Muzeo situanta en Botanika Ĝardeno.
  • The University of Dar es Salaam: Universitato de Daresalamo, 13 km-ojn for de la urbo.
  • The Mnazi-Mmoja Park: Parko situanta apud Jamhuri/Uhuru Stratoj.
  • Kariakoo Market: Bazaro de Kariakoo.
  • The village Museum: Vilaĝa Muzeo, 10 km-ojn de la urbo.
  • Oyster Bay: Strando, 6 km-ojn de la urba centro.

Klimato

Daresalamo havas tropikan klimaton, ja ekvatoro estas proksime. Jare pluvas po 1100 mm. La temperaturo estas konstante ĉirkaŭ 30 °C.

Trafiko

Thumb
Dar Rapid Transit busoj

Daresalamo havas internacian flughavenon. La urbo estas nodo de fervojoj kaj vojoj. Ankaŭ la haveno havas grandan trafikon.

Vojaĝado al urbaj kaj antaŭurbaj partoj de la urbo estas disponigita de la pasaĝerfervojo de Daresalamo.

Stacidomo Dar es Salaam (TAZARA) estas unu el la finstacioj de la TAZARA linio al Zambio.

Estas konstruata normalŝpura fervojo de Tanzanio ("SGR"), kiu jam ligas Daresalamon tra Morogoro al Dodomao per elektraj trajnoj.

Remove ads

Servoj

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ


Thumb

Thumb
Vasta panoramo de Daresalamo
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads