Isenthal

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Isenthal
Remove ads

Isenthal estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 539 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Isenthal situas okcidente de la Lago de Urio, la suda brako de la Kvarkantona Lago, en izolita kaj arbaroriĉa flanka valo. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Isenthal la setlejo Isenthal-Sankt-Jakob kaj Gitschenen sur alteco de 1600 m s.m.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Isenthal limas en nordo al Emmetten (NW), en nordnororiento al Seelisberg, en nordoriento al Bauen, en oriento aliflanke de la Kvarkantona Lago al Flüelen, en sudoriento al Seedorf, en sudo al Attinghausen, en sudokcidento al Engelberg (OW), en okcidento al Wolfenschiessen (NW), kaj en nordokcidento al Beckenried (NW).

Trafiko

La komunumo atingeblas per mallarĝa flanka vojeto, kiu komenciĝas en Isleten, malgranda vilaĝeto ĉe la lagobordo, kiu apartenas al la komunumo Bauen. Isenthal estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinioj al Altdorf kaj Flüelen. La loko Gitschenen atingeblas per aertelfero ek de Isenthal-Sankt-Jakob.

Historio

La unua dokumenta mencio de Isenthal datiĝas el la jaro 1280 kiel Yseltal.[1]

En la jaro 1901 estis konstruita la unua veturebla vojo de Isenthal al Isleten, de kie la plua konekto al la mondo okazis ŝipe sur la Kvarkantona Lago. Post la malfermo de la veturebla vojo de Isleten al Seedorf en la jaro 1951 la komunumo unuan fojon atingeblis per veturiloj sur tervojo.[2]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads