Ivan Zajc

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ivan Zajc
Remove ads

Ivan ZAJC (ankaŭ konata kiel Giovanni von Zaytz) (n. 3-an de aŭgusto 1832 en Rijeko; m. 16-an de decembro 1914 en Zagrebo) estis kroata komponisto kaj orĥestrestro.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Remove ads

Li vivis en la tempo de la iliria movado kaj estis inspirita de fortaj patriotaj sentoj, kiuj videblas en liaj kroate verkitaj operoj Nikola Šubić Zrinjski (1876), Mislav (1870), Ban Leget (1872) kaj Lizinka (1878). Li ankaŭ multe dediĉis sin al organizado de la muzika vivo en sia lando, kaj verkis multajn aliajn muzikpecojn por ĥoro, orĥestro, aŭ piano.

En Esperanto aperis lia kanto Haĝi Dimitro en la Proletaria Kantaro eldonita de SAT en 1924.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads