Ivano-Frankivska provinco
provinco (область, oblast') de Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ivano-Frankivska provinco (ukraine Івано-Франківська область) estas unu el la 24 administraj unuoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas oblastoj.

Ĝiaj plej grandaj urboj estas krom la administra centro Ivano-Frankivsko (Івано-Франківськ) la urbo Burŝtin (Бурштин), Boleĥiv (Болехів), Dolina (Долина), Haliĉ (Галич), Horodenka (Городенка), Jaremĉa (Яремча), Kaluŝ (Калуш), Kolomeo (Коломия), Nadvirna (Надвірна), Perehinske (Перегінське), Rohatino (Рогатин), Snjatin (Снятин) kaj Zelenij-Jar (Зелений Яр).
En la regiono loĝas proksimume 1,39 milionoj da homoj (stato de decembro 2005). Historie la regiono estas parto de la pejzaĝo Galicio. Sude la montaro Karpatoj estas la limo al Rumanio. Ĉe la limo al la najbara Oblasto Transkarpata aŭ Transkarpata provinco situas la monto Hoverla, kiu altas 2060 metrojn kaj estas la plej alta monto de Ukrainio.
Entute la teritorio havas komunan limon interalie kun Transkarpata provinco, Lviva provinco, distrikto Maramureș, Ĉernihiva provinco, Ternopila provinco kaj Ĉernivca provinco.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads