Kolomeo
urbo en Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kolomeo (ukraine Коломия, Kolomija, pole Kołomyja) estas urbo de Ukrainio je ambaŭ bordoj de rivero Prut. Ĝi apartenas al la Ivano-Frankivska provinco, en la okcidenta parto de la lando. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 60 821 loĝantoj sur areo de 40,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 494 loĝantoj/km². Unue la urbo estis menciita en galiciaj kronikoj en 1241. De 1405 ĝi havas urbajn rajtojn laŭ la Magdeburga juro. Ĝis la Dua Mondmilito en la urbo vivis precipe poloj kaj judoj - anoj de ambaŭ grupoj en la milito estis amasmurditaj, kaj la travivintaj poloj post la militofino estis perforte translokigitaj al Pollando.

En Kolomeo interalie loĝis la ukrainaj verkistoj Vasil Stefanik kaj Ivan Franko. En la urbo funkcias la tutmonde ununura muzeo de paskaj ovoj.
Remove ads
Ligoj al Esperanto
En la urba gimnazio instruis biologion la renoma ukraina esperantisto Orest Kuzjma. Omaĝe al li funkcias muzeo de Esperanto, laŭ la adreso Rodini Kuzmi 6.
La Oresto Kuzma-tagoj estas regula Esperanto-aranĝo, fum kiu oni povas viziti muzeon de Esperanto, partopreni en ekskursoj kaj prelegoj[1]
Partnera urbo
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads