Ivata

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ivata
Remove ads

Ivata (japane 磐田市) estas urbego en la ĉefa insulo Honŝu, en Gubernio Ŝizuoka, en regiono Ĉubu en Japanio.

Thumb
Lumturo en Ivata
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Demografio

En 2020 Ivata havis populacion de 166672.

Geografio

Ivata situas laŭ mallonga marbordo de Pacifiko. Hamamacu troviĝas 11, Fuĝieda 42, gubernia sidejo Ŝizuoka 58, Ŝimoda 101, ĉefurbo Tokio 188 kilometrojn aere laŭ Arkivigite je 2024-12-01 per la retarkivo Wayback Machine.

Historio

Ivata estis loĝita dum la paleolitiko. Tiu periodo postlasis tumulojn kaj diversajn ilojn. Dum la Epoko de Edo poŝta stacio funkciis en tiu loko. Ivata estis establita en 1889 kun la kreado de la moderna municipsistemo, en la sekvaj eraoj la proksimaj loĝlokoj aliĝis al Ivata. Ĝi estis levita al urbostatuso en 1948. Denove aliaj proksimaj urbetoj kaj vilaĝoj aliĝis al Ivata en 2005.

Ekonomio

La ekonomio de Ivata estas ĉefe agrikultura kaj estas konata pro verda teo kaj melonoj kultivitaj en forcejoj. Signifa firmao pri motoroj havas ĉefsidejon, alia veturila firmao uzinon ĉi tie.

Eduko

En Ivata en 2 universitatoj kaj altlernejo funkcias.

Trafiko

Ivata havas fervojajn kaj aŭtovojajn kontaktojn al la regiono.

Klimato

Ivata situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj kaj humidaj someroj kaj relative mildaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 16 °C kaj varias inter 12-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1748 milimetrojn. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter decembro-marto ankaŭ neĝas kaj tiam la precipitaĵo estas iomete malpli.

Vidindaĵoj

Bildoj pri Ivata
Thumb
Stacidomo
Thumb
Universitato
Thumb
Biblioteko
Thumb
Kamforarbo

Ĝemelurboj

Fontoj

  • WikiTrans
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads