Izabela Jaruga-Nowacka

pola politikisto kaj feministo From Wikipedia, the free encyclopedia

Izabela Jaruga-Nowacka
Remove ads

Izabela Walentyna JARUGA-NOWACKA (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1950 en Gdansko, mortis la 10-an de aprilo 2010 apud Smolensk) estis pola politikisto kaj feministo. Ŝi estis vicministro kaj Rajtigito de Registaro pri Egala Statuso de Virinoj kaj Viroj en la registaro de Leszek Miller (2001-2004), kaj vicĉefministro kaj ministro pri sociaj aferoj en la registaro de Marek Belka (2004-2005). Dum la jaroj 1993-1997 kaj 2001-2010 ŝi estis deputito de la pola parlamento.

Rapidaj faktoj Persona informo, Memorigilo ...

De aprilo 2004 ĝis aprilo 2005 ŝi estis estro de la maldekstra partio Unia Pracy (Unio de Laboro). De majo ĝis decembro 2005 ŝi estis estro de la partio Unia Lewicy (Unio de Maldekstruloj). Poste ŝi estis eksterpartia.

En sia socia laboro Jaruga-Nowacka okupiĝis ĉefe pri la egalrajteco de virinoj kaj viroj.

Ŝi mortis en la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads