Smolensk

urbo de la Smolenska provinco en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia

Smolensk
Remove ads

Smolensk (ruse Смоле́нск) estas urbo en okcidenta Rusio, ĉefurbo de Smolenska provinco. Inter kelkaj aliaj urboj de Sovet-Unio ĝi estis post la Dua Mondmilito nomumita "Urbo-Heroo".

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Smolensk (stacidomo).
Thumb
Rapidaj faktoj urbego • city/town in Russia • administra dividaĵo de Rusio • ĉefurbo, Ĝemelurboj ...

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 66401.

La urbo estis fondita kaj ekhavis statuson de urbo en jaro 862. Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. Ĝi nun membras en la asocio Nova Hanso.

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

La urbo estas ĉe supra parto de rivero Dnepr (Днепр).

En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1868). La ĉefa linio estas MoskvoVarsovio, kvankam ĝi estas historie ne la unua. La unua estis OrjolRiga.

En jaro 1959 la urbo havis 160 mil loĝantojn.

Remove ads

Historio

La unua mencio de la urbo estas datita je 862 jaro. La urbo aperis pro la ekzistinta tiam komerca rivera vojo "el nordianoj al grekoj".

En la jaroj 1395–1514 kaj 1611–1654 lime de Grandprinclando Litovio. En la Batalo de Grunwald regimentoj de belorusoj decide kontribuis al la pola-litova venko. Katolika episkopejo estis ĉi tie ĝis falo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Dum la insurekcio de Kościuszko rekonkerita de polaj soldatoj-militkaptitoj, kiuj post falo de la ribelo pereis senspure (unua Katin). Kaj denove dum la Franca invado al Rusio rekonkerita de polaj soldatoj. Dum la unua mondmilito apartenis al Belorusa Popola Respubliko.

Smolensk, pro sia ĉelima situo, plurfoje devis roli kiel ŝildo de rusia ŝtato. Grandaj bataloj okazis apud ĝi dum la militiro de Napoleono en 1812 kaj dum la Dua Mondmilito en 1941 (vidu ankaŭ artikolon Batalo de Smolensko (1943).

La 10-an de aprilo 2010 ĉe Smolensk akcidentis la registara aviadilo kun pola prezidento Lech Kaczyński. Mortis ĉiuj 96 homoj kiuj flugis en la aviadilo por Celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin.

Remove ads

Konindaj personoj ligitaj kun Smolensk

Ĝemelaj urboj

Smolensk ĝemeliĝis kun jenaj urboj:

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads