Ján Abrahamffy
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ján Abrahamffy [abrahamfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ábrahamffy János estis hungaria slovaka katolika pastro, franciskano, aŭtoro de la unua presita slovaka katolika preĝlibro.
Ján Abrahamffy[1] naskiĝis en 1662 en Neustadt an der Waag (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Nové Mesto nad Váhom en Slovakio), li mortis la 16-an de aprilo 1728 en Skalitz (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Skalica en Slovakio).
Remove ads
Biografio
Ján Abrahamffy akiris sian bakalaŭran diplomon pri filozofio en Jezuita Universitato de Nagyszombat en 1680. Post 2 jaroj li estis sekulara pastro (komprenu: predikisto). En 1684 li aliĝis al la franciskanoj. Li kompletigis sian filozofian edukadon en Skalitz (1685 - 1686), Ungarisch Hradisch (1687-1688) kaj Freistadt (1689), poste li estis franciskana predikisto.
Elektitaj kontribuoj
- Knižka modliteb nábožných (libro de religiaj preĝoj, 1693)
- Holocaustum quotidianum (1695)
- zbierka žalmov Žaltář (psalmaro, 1697)
- protireformátorský polemický spis Fakule hořící (kontraŭreforma polemika verko, 1700)
Fontoj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads