János Kulka (dirigento)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

János Kulka [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kulka János estis hungara-germana dirigento, helpekzercisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

János Kulka [1] naskiĝis la 11-an de decembro 1929 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de oktobro 2001 en Stuttgart.

Remove ads

Biografio

János Kulka studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1947-1951. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Ferencsik, László Somogyi (dirigento) kaj János Viski. Post siaj studoj li estis helpekzercisto de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ekde 1953 li dirigentis ne nur la orkestron, sed ankaŭ la koruson. En 1957 li studvojaĝis al Vieno, poste li ne revenis (tio estis krimo en Hungario). Ferenc Fricsay invitis lin al Munkeno, kie li estis dirigento en la loka operejo. En la sekvaj jaroj li estis primara dirigento en Stuttgart (1959-1961), Hamburg (1961-1964), Wuppertal (1964–1975), fine ekde 1975 denove en Stuttgart. En tiu longa periodo li dirigentis ankaŭ en aliaj landoj, post la politika mildiĝo ekde 1969 jam ankaŭ en Hungario. Post la morto Muzikarta Universitato Ferenc Liszt heredis lian muzikan bibliotekon.

Remove ads

Fontoj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads