James Matthew Barrie

From Wikipedia, the free encyclopedia

James Matthew Barrie
Remove ads

Siro James Matthew BARRIE (naskiĝis la 9-an de majo 1860; mortis la 19-an de junio 1937), estis skota romanisto kaj dramisto, nun pleje konita kiel kreinto de Petro Pajno. Filo de familio de vilaĝanaj teksistoj el Kirriemuir, li estis edukata en Skotlando. Li translokiĝis al Londono, kie li disvolvas sian karieron kiel romanisto kaj dramisto. Tie li konatiĝas kun la knaboj Llewelyn Davies, kiuj inspiras al li por verki pri knabo kiu havas magiajn aventurojn en Kensington Gardens (inkludita en Blanka birdeto), poste por verki Petro Pajno, aŭ la Knabo kiu neniam plenkreskiĝis, "fein-rakonto" pri tiu ĉi ĉiama knabo kaj ordinara knabino nomita Wendy kaj iliaj aventuroj en la fantazia Neniamlando. Tiu ĉi verko rapide superombris lian antaŭan laboron kaj kvankam li daŭre verkis sukcese, ĝi iĝis lia plej konata verko, kiel pruvas populariĝo de la nomo Wendy, kiu estis tre malofta antaŭe. Barrie neoficiale adoptis la knabojn Davies post la mortoj de iliaj gepatroj.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Thumb
James Matthew Barrie en 1902
Remove ads

Vidu ankaŭ

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads