Jakobo de Voraĝino

From Wikipedia, the free encyclopedia

Jakobo de Voraĝino
Remove ads
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Remove ads

Biografio

Jakobo el Voraĝino naskiĝis el familio Fazio, kiel atestas la dominikana pastro Johano Bronzino, oficiala historiisto de la dominikana Ordeno.

Li membriĝis en la Ordeno en 1244 ĉe la konvento de Sankta Maria de Kastelo najbare de Ĝenovo; post la kanonaj studoj, pro lia kulturo kaj pro lia sagaco, estis elektita prioro de la sama konvento; li prioris sekve ankaŭ en konventoj de Komo, Bolonjo kaj Asti. En 1267 li estis ŝarĝita regi kiel provincestro la fratularon de Lombardujo; sed forlasis la oficon pro tio ke li estis nomumita ĝenerala vikario de la tuta dominikana ordeno, en kiu plenumis aliajn gravajn oficojn (laŭ alia dominikana oficiala historiisto Mikaelo Pio).

En 1282 frato Jakobo estis levita al la ofico de ĉefepiskopo de de Ĝenovo, kiun li regis ĝis la morto okazinta en 1298.

Laŭ neakceptata tradicio, Jakobo redaktintus unu el la unuaj tradukoj de la Biblio al la itala lingvo, sed ĝis nun oni ne trovis manuskriptojn de tiu versio.

Lia famo, male, ŝuldiĝas al la latinlingva kolekto de vivoj de Sanktuloj, titolita “Legenda Aurea” (Ora Legendo) aŭ Legenda sanctorum (Legendo pri la sanktuloj), verkita ekde la jaroj 1260-aj kaj ĉiam pli priellaborita ĝis la aŭtora forpaso. La verko, kiu el la latina origina lingvo transiris al diversaj vulgaraj eŭropaj lingvoj, akiris grandan influon sur la posta religia literaturo kaj fariĝis fonto de ikonografiaj kaj pentraj kaj literaturaj artoj. Nune supervivas en bibliotekoj plurmiloj da manuskriptoj[1] kiuj atestas la enorman disvastigon egalan, se ne superan, al la disvastigo de la Biblio. [2]kiu prizorgis ankaŭ kritikan eldonon de kolekto de predikoj de Jakobo el Voraĝino, la Sermones Quadragesimales (Karesmaj paroladoj).

Liaj mortrestaĵoj estas konservitaj en la kapelo al li dediĉita en la preĝejo de Sankta Dominiko en Varazze.

La kulto al Jakobo el Voraĝino kiel beatulo estis konfirmita en 1816 de papo Pio la 7-a.

Remove ads

Referencoj

Verkoj

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads