Lombardio

regiono en norda Italio From Wikipedia, the free encyclopedia

Lombardio
Remove ads

LombardioLombardujo (itale Lombardia [lombarDIa], lombarde Lombardia [lombarDIa][lumbarDIa]) estas regiono en norda Italio.

Thumb
Rapidaj faktoj regiono de Italio • kultura regiono, Kodo: ...

Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 10 067 494 loĝantoj sur areo de 23 863,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 422 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Milano; aliaj gravaj urboj estas Breŝo, Monza, Pavio, Bergamo, Como, Kremono kaj Varese.

La regiono troviĝas inter Svislando (kantonoj Tiĉino kaj Grizono) norde, Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj Venetio oriente, Emilio-Romanjo sude, kaj Piemonto okcidente.

La nomo de la regiono devenas de la nomo de la ĝermana popolo de la longobardoj,[1] kies ĉefurbo estis Pavio kaj kies antikva teritorio, la regno de longobardoj, kompreneble nomatas Longobardio[2].

Remove ads

Geografio

Thumb
Surfaco de Lombardio per altimetraj zonoj

La Antaŭalpoj etendiĝas de la Lago Maggiore al la Lago di Garda. La ĉefaj alptransirejoj de Lombardio estas Splügen (Lombardio-Grizono, Svislando), Stelvio (Lombardio-Supra Adiĝo/Sudtirolo), pasejo Tonale (Lombardio-Trentino).

La suda limo de la regiono estas Pado, la plej longa rivero en la itala duoninsulo. Aliaj grandaj riveroj estas Tiĉino, Adda, Oglio. En la nordo troviĝas la lombardujaj lagoj: Lago Maggiore, Lago de Lugano, Lago de Como, Lago Iseo, Garda-Lago. Pri tiuj oni povas konsideri, ke Lombardio, spite esti interna regiono (nemara), ĝuas 600 km da akvobordo, kvazaŭ marbordo.

Ĉefaj urboj

1MilanoMetropola urbo Milano 1 303 300 loĝ.
2BreŝoProvinco Brescia 190 100 loĝ.
3MonzaProvinco Monza kaj Brianza 121 500 loĝ.
4BergamoProvinco Bergamo 115 700 loĝ.
5ComoProvinco Como 83 300 loĝ.
6VareseProvinco Varese 82 200 loĝ.
7Sesto san GiovanniMetropola urbo Milano 80 700 loĝ.
8Busto ArsizioProvinco Varese 80 000 loĝ.
9Cinisello BalsamoMetropola urbo Milano 74 200 loĝ.
10KremonoProvinco Cremona 70 900 loĝ.
Remove ads

Ekonomio

Lombardio, unu el la plej riĉaj landoj en Eŭropo, estas plena je industrioj: ŝtalfabrikoj (Falck), rafinejoj, aŭtofabrikoj (Autobianchi, Maserati, Alfa Romeo, Innocenti), eldonejoj (Rizzoli, Mondadori), fabrikoj de meblaro, ŝuoj, nutraĵoj, ktp.

Provincoj

Thumb

La dekdu provincoj de Lombardio estas Varese [vareze], Como [komo], Lecco [leko], Sondrio [sondrjo], Milano [miLAno], Bergamo [bergamo], Pavio aŭ Pavia [pavia], Lodi [lodi], Kremono aŭ Cremona [kremona], Breŝo aŭ Brescia [breŝa], Mantova [mantova] kaj Monza [monca]. La provinco Monza kaj Brianza ekfunkciis en 2009.

Aldonaj bildoj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads