Carpinus japonica

From Wikipedia, the free encyclopedia

Carpinus japonica
Remove ads

La Japana karpeno (Carpinus japonica) estas plantospecio, kiu apartenas al la genro Karpeno (Carpinus) el la familio de la Betulacoj (Betulaceae). Ĝia hejmlando estas Japanujo, kie ĝi nomiĝas Kumaŝide (jap. 熊四手). La arbo estas nur tre malofte plantita en Mezeŭropo.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Priskribo

La japana karpeno kreskas kiel arbo kaj atingas altecon de ĉ. 10 metrojn. La glata arboŝelo havas griz-purpuran aŭ malhelverdan koloron kun ondaj rozkoloraj strioj. La 5 ĝis 10 cm longaj, ove lancetaj folioj estas akre segilformaj.

La fruktaro konsistas el 5-oble 3 cm granda ovforma fasko kun brakteoj, kiu unue havas malforte verdan koloron kaj poste en aŭgusto ĝi fariĝas karmenrozkolore. La fruktoj estas nuksetoj.

La kromosomnombro estas 2n = 16.

Remove ads

Sistematiko

La unua priskribo faris la germana-nederlanda botanikisto Carl Ludwig Blume en la jaro 1851.

Fontoj

  • Mitchell, A.: Die Wald- und Parkbäume Europas: Ein Bestimmungsbuch für Dendrologen und Naturfreunde. Paul Parey. Hamburg kaj Berlin. 1975. ISBN 3-490-05918-2
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads