Jared Taylor
usona blanka naciisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Samuel Jared Taylor (naskiĝis la 15-an de septembro 1951) estas usona blanka naciisto, kiu estas la fondinto kaj redaktoro de American Renaissance, gazeto ofte karakterizata kiel blanka superecisma publikaĵo. Taylor estas ankaŭ verkisto kaj la prezidento de la supera organizo de American Renaissance, New Century Foundation, per kiu multaj liaj libroj estis eldonitaj. Li estas iama direktoro de National Policy Institute, blank-naciisma pensfabriko.[1] Li estas ankaŭ estrarano kaj parolanto por Council of Conservative Citizens, blanka superecisma grupo, kiu supoze inspiris la pafinton en la kirka pafmasakro en Charleston.[2][3]
Civilaj rajt-grupoj, la novaĵa gazetaro kaj akademianoj, kiuj studas rasismon en Usono, karakterizas Taylor, kaj la organizojn kun kiuj li asociiĝas, kiel reklamantojn de rasismaj ideologioj.[4][5][6][7] Li estis menciita kiel intelekta reprezentanto de la movado alt-right, kies anoj supoze estis respondecaj por la sukcesa nomumo de Donald Trump al la prezidenta kandidateco por la usona Respublikana Partio en 2016.[8]
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads