Java perdriko

From Wikipedia, the free encyclopedia

Java perdriko
Remove ads

La Java perdriko, Arborophila javanica konata ankaŭ kiel Brunventra perdrikoJava montoperdriko estas malgranda, ĝis 28 cm longa, birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Kelkaj fakuloj inkludas tiun specion en superspecion kun la A. orientalis kaj la A. brunneopectus, kaj ĉiuj tri estas foje konsiderataj samspecifaj; aliaj atribuas morfologiajn similaĵojn al konverĝa evoluo; foje A. rufipectusA. hyperythra, aŭ ambaŭ, estas inkluditaj ankaŭ en tiu superspecio. Oni agnoskas tri subspeciojn, kiuj estas la jenaj:

  • javanica (Gmelin, 1789) – montoj de okcidenta Javo.
  • bartelsi (Siebers, 1929) - montoj de okcidenta kaj centra Javo.
  • lawuana (Bartels, 1938) - montoj de orienta kaj centra Javo.

Ĝi estas perdriko kun ruĝecaj krono kaj nuko, ruĝaj kruroj, griza brusto, brunaj flugiloj, ruĝa okulringo kaj nigrecaj masko, gorĝo (kun blanka makulo) kaj beko; la blankeca mustaĉa strio etendas al orelareo kiel vizaĝa makulo. Ĝi havas ruĝecbrunan ventron kun blanko meze. Ambaŭ seksoj estas similaj. Junuloj havas blankecan vizaĝon kaj ruĝecbrunan bekon.

Ĝi estas endemio de Indonezio, kaj distribuiĝas en montecaj kaj montararbaroj de okcidenta kaj orienta Javo. La ino demetas ĝis 4 ovojn en kupola nesto de longaj herboj, konstruita de la masklo.

La Java perdriko estas komuna specio en sia limigita teritorio kaj estas taksata kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads