Jean-Denis Attiret

franca misiisto kaj pentristo From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Jean-Denis ATTIRET (naskiĝinta la 31-an de julio 1702 en Dole, mortinta la 8-an de decembro 1768 en Pekino) estis franca jezuito, misiisto kaj pentristo aktiva en Ĉinujo.

Vivo

Originante el artista familio (estis pentristoj la avo kaj la patro) li rajtis, danke al mecenato, studi en Romo. Tie li interesiĝis tre pri la arto de Rafaelo. En 1735 li fariĝis jezuito kaj du jarojn pli malfrue vojaĝis li Ĉinujon. Tie ja floris la jezuita misio: jam la pasintan jarcenton estis deĵorinta tie Nicolas Trigault. Attiret trovis gracon en la okuloj de la ĉina imperiestro kaj fariĝis kortega pentristo kun al ĉinigita nomo Wang Zhicheng (王致誠). Laŭ volo de Qianlong li devis deponi eŭropan pentrostilon kaj adopti tipan ĉinan. Attiret specialiĝis pri akvareloj. Tion li tiom bone mastris ke sukcesis ne nur kunlaborado kun lokaj artistoj sed eĉ estigo de propra skolo. Pentris li ĉ. 200 portretojn sur silko.

Thumb
La batalo de Khorgos, gravuraĵo de Jean-Denis Attiret, ĉ. 1770

Kun siaj samordenanoj Giuseppe Castiglione kaj Ignaz Sichelbarth kaj la aŭgustenano Joannes Damascenus Salusti li kreis 16 desegnaĵojn pri la milito kontraŭ la Oiratoj (de 1753 ĝis 1760), kiuj estis gravuritaj en Parizo sub la gvidado de Nicolas Cochin.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Literaturo

  • Hartmut Walravens: China illustrata. Das europäische Chinaverständnis im Spiegel des 16.–18. Jahrhunderts. VCH, Weinheim 1987, ISBN 3-527-17815-5.
  • Henri-Bernard Maite: Le Frère Attiret au service de K'ien-Long (1739–1768). Universitato Aurore, Ŝanghajo 1943.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads