Dole

komunumo en la departemento Ĵuraso de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Dole
Remove ads

Dole [dol], en esperanto Dolo, estas franca komunumo lokita en la departemento Jura kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton. Ĝi havas proksimume 25 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas dolois [dolŭa'] (Dolanoj). Dolo estas la plej granda urbo de la departemento, kvankam ĝi ne estas la prefektejo.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dole-Ville (stacidomo).
Thumb
Rapidaj faktoj komunumo, Administrado ...
Remove ads

Geografio

Dolo, arta kaj historia urbo, situas ĉe la bordoj de la rivero Doubs kaj de la kanalo el la Rodano al la Rejno, meze de la vojo inter Dijon kaj Besançon. Dole estas aŭtovojonodo.

Demografio

Thumb
Loĝantaro

Dole etendiĝas sur 38,38 kilometroj alt du kaj havis 23840 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2023, tiel ke la loka loĝdenso estas po 621,16 homoj kilometre alt du[1].

Remove ads

Historio

En 1423, la duko Filipo la 3-a fondis en Dolo universitaton por Burgonjo kaj Franĉ-Konteo.

En 1474, la duko Karlo la brava difinis la rolon de parlamento kiu kunsidis alternative en Bono kaj Dolo por juĝadoj en Burgonjo kaj Franĉ-konteo kaj iĝis sendependa de la parlamento de Parizo[2].

Fine de februaro 1477, kiam Marie la filino de la forpasinta Karlo la brava komprenis, ke la reĝo Ludoviko la 11-a perfidis ŝin, ŝi ribelis kaj poste la urbo Dolo estis sieĝita de La Trémoille (la sinjoro de Craon la franca guberniestro de Burgonjo) sed vane. En 1479 la franca armeo revenis denove kaj detruis la urbon.

En 1593 Dole denove iĝis espana.

En 1636, la princo Henri la 2a de Bourbon-Condé klopodis vane preni la urbon, kiu rezistis dum 80 tagoj. Finfine la urbo estis liberigita de la duko Karolo la 4-a.

...

En 1674, la reĝo Ludoviko la 14-a kun Vauban prenis la urbon definive.

Remove ads

Lokaj famuloj

Naskiĝis en Dole la jenaj famuloj

Vivis en Dole

Dolo estas la urbo, kie Marcel Aymé estis gimnaziano. La politikistino Dominique Voynet aktivis en tiu urbo kaj estis elektita de ĝi kiel deputitino de la 10-an de julio 2001 ĝis la 16-an de junio 2002.

Vivis en Dole la jenaj famuloj

En rilato kun Dole

Vidindaĵoj

La heredaĵo de Dolo konsistas el stratetoj, tipaj de la malnova kvartalo, kun domoj datiĝanta ekde la 15-a ĝis la 18-a jarcentoj ĉirkaŭ la Kolegiejo Notre-Dame. Ekzistas multaj rimarkindaj ŝtuparoj, kaj bela kvartalo nomita Petite Venise ("Eta Veneco").

Administrado

Pliaj informoj Periodo, Nomo ...
Remove ads

Partneraj urboj

Ĝemelprojekto estas antaŭsubskribita kun Chaohu en Ĉinio, la 20-an de majo 1999.

Esperanto

- Jura-Esperanto partoprenis en la loka Socia Forumo printempe 2012 kaj 2014.

- Post interkonsento inter la kulturoteko "Albert Camus" en Dole kaj Jura-Esperanto kiuj rendevuis en Nacia Esperanto-Muzeo (Gray) aŭtune 2012,

Jura-Esperanto kunlaboris kun la skipo de la kulturoteko por sukcesigi la prelegon kadre de Communauté d'agglomération du Grand Dole. Venis pli ol 20 personoj.

  • Sekve dum junio 2013 en kulturoteko "Albert Camus" plenkreskuloj kunvenis ĉirkaŭ Emmanuel Desbrières de la 18a kaj 30 minutoj ĝis la 20-a horo

kaj Philippe Gindre kaj Balbina Serrano malkovrigas esperanton al infanoj.

  • La 18-an de junio en kulturoteko "Albert Camus" Jura-Esperanto akceptis esperantistojn el Ĉeĥio Petr Chrdle kaj Milada, lia kunulino.
  • Alain Droyer prezentis esperantan muzikon la 25-an de junio.

Jura-Esperanto translokigis sian sidejon al la kulturoteko, kaj organizas kursojn de esperanto ekde oktobro 2013.

2014

2015

  • La 25-an de junio 2015, Jura-Esperanto iĝas registrita asocio sub la nomo Dole-Esperanto.
  • De septembro kaj oktobro DOLE-ESPERANTO organizas kursojn en kulturoteko "Albert Camus" en Dole kaj l'Escale, centre social du Poiset 2, bd de la corniche.

2016

  • La 29-an de aprilo 2016, Dole-Esperanto bonvenigis esperantistoj el Seatlo, Les kaj Arlyn Kerr. Tiuokaze estis la unua ĉiĉeronado en esperanto de la Pasteur-muzeo en Dole.
  • La 22-an de oktobro 2016 okazis Esperanto-sabato en "Centre social Escale". Pli ol 30 uloj partoprenis el Dole, Diĵono, Bezansono, Valentigney, Belforto, Chalon-sur-Saône, Bourg-en-Bresse, Mesvres, Liono ktp. Dum tiu okazo Magali Lautrou kaj Olivier Buisson prezentis sian verkon : La Strigo de Diĵono, disponebla ĉe la turisma oficejo en Diĵono en 4 lingvoj (franca,angla,germana,esperanta), eldonita en 2016.
  • De oktobro 2016 Dole-Esperanto estas en kontakto kun la esperantistoj de la ĝemelita urbo Sestri Levante.

2017

  • La 14-an de januaro 2017, okazis Esperanto-sabato en "Centre social Escale".
  • La 27-an de julio delegacio de Dole-Esperanto estis akceptita de Valentina Ghio, urbestrino de Sestri Levante, ĝemela urbo de Dole, pere de Grupo Esperanto-Tigulio (GET).
  • La 7-an de oktobro 2017, okazis Esperanto-sabato en "Centre social Escale".
Remove ads

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads