Jenoptik Robot

From Wikipedia, the free encyclopedia

Jenoptik Robot
Remove ads

La Jenoptik Robot GmbH estas unu el la plej gravaj produktantoj de trafikobservaj sistemoj en Germanio. Ĝi eksportas mondskale. La sidejo estas en Monheim am Rhein. La kompanio estas parto de la grupo Jenoptik.

Thumb
Robot Visual Systems en Monheim am Rhein

Historio

Thumb
Robot klasika kamerao kun risortmotoro

La kompanio estis fondita dum la 1930-aj jaroj fare de Hans Heinrich Berning laŭ la nomo Otto Berning & Co. Ĝi produktis etformatajn fotilojn, nomitaj "Robot". Ili havis motoron, kiu ebligis fari pliajn fotojn dum unu sekundo. La motoro funkciis per spirala risorto. Tiu sistemo estis malmultekosta kaj pli rapida ol nuntempaj multekostaj elektraj motorsistemoj. La risortmotoro troviĝas en la granda butono sur la mezo de la kamerao. Oni devis streĉi la motoron per ĉ. tri turnigoj, kio liveris la energion por ĉ. dek fotoj.

Poste la kompanio koncentriĝis je scienca fotado kaj speciale je observado-sistemoj. Ekde la 1950-aj jaroj oni konstruis specialajn kameraojn por uzo en policaj veturiloj, en bankoj kaj por observado de la trafiko. Tiuj kameraoj havis eblecon fari kelkcent fotojn sur unu granda filmkasedo.

Nunaj sistemoj ne plu uzas filmojn sed elektronikajn kameraojn kaj memorstokilojn.

La kompanio nun estas mondskale plej grava sur la kampo de trafika sekureco.

Thumb
TraffiPax
Thumb
TraffiStar S330 en tunelo

La sistemo uzas infraruĝan fulmon, nevideblan[1][2]

Remove ads

Eksteraj ligiloj

referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads