Jerome Robbins

From Wikipedia, the free encyclopedia

Jerome Robbins
Remove ads

Jerome ROBBINS (denaske Jerome Rabinowitz; Novjorko, 11a de oktobro 1918 - samloke, 29a de julio 1998) estis usona dancisto, koregrafo, direktoro de kompanio kaj instruisto de baleto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

En 1950 li kunlaboris kun la Kontraŭmalusona Komitato antaŭ kiu li denoncis supozitajn komunistajn kolegojn.

Edukita en moderna danco kaj en la diversaj esprimoj de la usona populara danco, li atingis grandajn sukcesojn en Broadway pere de muzikaloj kiel On the Town kaj West Side Story. Lia entuziasmo al baleto kondukis lin al la Ballet Theatre kaj al la Baleto de Novjorko por kiuj li kreis ŝlosilajn verkon kiel Fancy Free, The CageAfternoon of a Faun. Nomumita en 1969 baletmajstro de la Baleto de Novjorko fare de George Balanchine, ĝia arta direktoro, li kontribuis al kreado de repertorio kaj stilo kiuj estis difinita kaj aprezata kiel aŭtente usona.[1] Post la morto de Balanchine en 1983, Robbins esti ĝis sia demizio en 1990 arta kun-direktoro de la kompanio kun la dancisto Peter Martins. Li revenis al la Baleto de Novjorko en 1995 pere de la West Side Story Suite, nome kompilaĵo de la plej famaj pecoj de la muzikalo kaj en 1957 pere de Brandenburg pri la samnomaj konĉertoj de Johann Sebastian Bach.[2]

Remove ads

Notoj

Bibliografio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads