Jesús Guridi

From Wikipedia, the free encyclopedia

Jesús Guridi
Remove ads

Jesús Guridi Vidaola (Vitoria, 25-a de septembro de 1886 - Madrido, 7-a de aprilo de 1961) estis komponisto euska, Hispanio. Inter ties verkoj elstaras El Caserío, Diez melodías vascas kaj Amaya.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Li estis de familio de muzikistoj. Li ricevis instruadon en religiaj lernejoj kaj poste pri violono. En 1901 li ludis sian unuan publikan koncerton en Bilbao. 18-jaraĝa li eniris en la Schola Cantorum de Parizo, kaj studis orgeno ĉe Abel Decaux, komponarton ĉe Auguste Sérieyx kaj ekkonis na Usandizaga, kun kiu amikiĝos.

Li loĝis en Bruselo, kie li studis ĉe Joseph Jongen, kaj en Kolonjo ĉe Otto Neitzel. En junio de 1912 li estis nomumita direktoro de la Sociedad Coral (Koruso) de Bilbao. Tiujare mortiĝis Usandizaga.

En 1922 li edziĝis al Julia Ispizua. La geedzoj havis ses gefilojn: María Jesús, Luis Fernando, María Isabel, Ignacio, Julia kaj Javier. En 1942 li eniris en la Konservatorio de Madrido, kies direktoro li poste estos. La 7a de aprilo de 1961 li mortis subitege 74-jaraĝa, en sia hejmo en la strato Sagasta de Madrido.

Remove ads

Lia muziko

Tre influata de Wagner kaj de la muziko de la malfrua romantismo, li trovis en la radikoj de la eŭska folkloro sian inspiron kaj la unuajn notojn kiujn poste li enmetos en siaj komponaĵoj. Guridi dediĉis sin al ampleksa gamo de ĝenroj: ĉambromuziko (kordokvartetoj), voĉaj komponaĵoj (korusoj), orkestraj, religia muziko por orgeno, operoj kaj zarzueloj. Inter liaj verkoj elstaras: El caserío (1926), Diez melodías vascas (1940), Así cantan los niños (1909), Amaya (1920), Mirentxu (1910), Una aventura de Don Quijote (1916), La meiga (1929), Seis canciones castellanas (1939), Sinfonía pirenaica (1945) kaj Homenaje a Walt Disney (1956).

Remove ads

Katalogo de verkoj

Pliaj informoj Jaro, Verko ...
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads