Jicĥak Rabin

Israela politikisto kaj generalo (1922–1995) From Wikipedia, the free encyclopedia

Jicĥak Rabin
Remove ads

Jicĥak RABIN aŭ Yitzhak RABIN ( hebree יצחק רבין) estis Israela generalo kaj politikisto (1-a de marto 19224-a de novembro 1995). Rabin, naskiĝinta en Jerusalemo, estis la unua ĉefministro de Israelo naskiĝinta en la lando. En 1940 li eniris la Haganah (judan milicon), kaj poste partoprenis en la Dua Mondmilito kiel ano de la brita armeo. Dum la Sestaga milito (1967) li estis stabestro. En 1974 Rabin iĝis ministro pri laboro en la registaro de Golda Meir, kaj, post la demisio de Meir, fariĝis ĉefministro.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Rabin demisiis en 1977.

Kiel ministro pri defendado (1984-1990] en la Peres-registaro li ordonis perfortajn atakojn en la Okcidenta Bordo por kontraŭbatali la intifadon.

Li ricevis la oficon de Peres kiel estro de la Laborpartio en 1992 kaj, venkinte la tutnacian voĉdonadon, fariĝis ĉefministro kaj ministro pri defendado.

En 1993 Rabin apogis historian propacan interkonsenton kun la Organizo por la Liberigo de Palestino (OLP) pri reciproka agnosko inter Israelo kaj Palestino kaj aŭtonoma regado en la Gaza-Strio kaj la Okcidenta Bordo.

En 1994 li ricevis la Nobel-Premion pri Paco kune kun Ŝimon Peres kaj Jaser Arafat.

La 4-an de novembro 1995 israela dekstrekstremista studento murdis Jicĥak-on Rabin.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads