Joaquín Sorolla

From Wikipedia, the free encyclopedia

Joaquín Sorolla
Remove ads

Joaquín Sorolla y Bastida [ĥoakIn sorOja] (Valencio, 27-a de februaro de 1863 - Cercedilla, 10-a de aŭgusto de 1923 kiam li estis 60-jaraĝa) estis hispana pentristo de la skolo de impresionismo. Li estis unu el la plej fruktodonaj hispanaj pentristoj, kun pli ol 2 200 katalogitaj verkoj.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Thumb
Chicos en la playa (Knaboj surplaĝe), 1910. Muzeo de Prado.
Remove ads

Biografio

Li edukiĝis kun geonkloj en Valencio kie li alkutimiĝis al la lumo de la orienta Hispanio (Mediteraneo). Li partoprenis en multaj konkursoj sed nur dum la 1880-aj jaroj li eklernis en la Muzeo de Prado kaj ekatingis premiojn. Kelkaj el liaj unuaj grandaj verkoj temis pri militaj scenoj. En 1885 li estis en Parizo kie li kontaktis kun la Impresionismo kaj la Naturalismo pentrartaj. Dum la 1890-aj jaroj li specialiĝis en la traktado de la lumo (lumismo), ĉefe per bildoj pri maro, plaĝoj kaj similaj.

Thumb
Promenado ĉemare, 1909.
Thumb
Portreto de Benito Pérez Galdós (1894), de Joaquín Sorolla.

Komence de la 20-a jarcento li ricevis plej distingajn honorojn kaj partoprenis en gravaj ekspozicioj tutmonde. Dum la 1910-aj jaroj li verkis gravajn bildojn de ĉiuj regionoj hispanaj kaj portugalaj. Ankaŭ verkis li portretojn de famaj gravuloj kiaj Juan Ramón Jiménez, la reĝo Alfonso la 13-a, Vicente Blasco Ibáñez, Ortega y Gasset, ktp.

Remove ads

Referencoj

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads