Johannes Pietsch
aŭstra kantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Johannes PIETSCH (germane, prononco [jo:HAnes PI:Ĉ], artista nomo JJ: naskiĝinta la 29-an de aprilo 2001 en Vieno) estas aŭstra kantisto kaj kontratenoro. Prezentinte la kanton Wasted Love[1] li venkis en majo 2025 en Bazelo ĉe la Eŭrovido-Kantokonkurso tiujara.
Remove ads
Vivo
Estante filo de aŭstra IT-fakulo kaj filipina kuiristino li pasigis la junulajn jarojn en Dubajo. Revenis la familio al Aŭstrujo en la jaro 2016-a. Tiutempe Pietsch frekventis la faklernejon de la Viena Ŝtata Operejo.[2] En 2023 ekstudis li ĉe MUK, privata altlernejo de la urbo Vieno por muziko kaj artoj estante diŝciplo de Linda Watson. En 2020 li partoprenis ĉe la konkurso The Voice UK post kiam li maltrafis la germanian The Voice of Germany pro ne ĝustatempa aliĝo.[3] Tie li venis ĝis la tria lasta finala rondo. La sekvintan jaron li aŭdeblas ĉe la kvina eldono de Starmania.[4]
En la 30-a de januaro estis anoncita lia konkurskandidatiĝo en Bazelo en majo 2025,[5] per la kanto Wasted Love kiun kunkomponis Teodora Špirić[6]. Finfine li superis ĉiujn aliajn kantistojn.[7]
Johannes Pietsch montriĝis kontraŭa al la partopreno de Israelo en la Eŭrovido-Kantokonkurso, komparante ĝian kazon kun tiu de Rusio kiu ne rajtas partopreni estante atakanta lando, same kiel kontraŭa al la sistemo de voĉdonado.[8]
Pietsch parolas krom la germanan ankaŭ la anglan, la francan kaj la tagalogan. Li estas kviro.[9]
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- informoj ĉe discogs.com
- hejmpaĝo de MUK-altlernejo en Vieno (trejna institucio de Pietsch)
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads