John Russell Hind

From Wikipedia, the free encyclopedia

John Russell Hind
Remove ads

John Russell HIND (naskiĝis la 12-an de majo 1823 en Nottingham, mortis la 22-an de decembro 1895 en Twickenham) estis brita astronomo Oni foje trovas lian nomon misskribita "John Russel Hind" (kun unu "l").

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...

Li iris al Londono, 17-jaraĝa por lernoservo kiel konstrua inĝeniero, sed, sub la gvidado de Charles Wheatstone, li forlasis la inĝenierarton kaj komencis sian astronomian karieron en la Reĝa Observatorio de Greenwich kun George Biddell Airy.

Pli malfrue li posteulas William Rutter Dawes kiel direktoro de la privata observatorio de George Bishop. En 1983 li iĝas ĉefeldonisto de la almanako "the Nautical Almanac" ĝis 1891.

Li estis konata kiel malkovrinto de asteroidoj. Krom ĉi tiuj li malkovris kaj observis la variantajn stelojn R Leporis, T Tauri kaj Muo Cefeo, kaj la novaon V841 Serpentisto en 1848.

La nomo 12 Victoria kiun li donis al unu el siaj trovaĵoj estigis polemikon: Tiam ne estis kutime doni al asteroido nomon de vivanta homo. Li argumentis, ke la nomo venis de tiu de la romia diino Viktorio kaj neniel tiu de la brita reĝino Viktoria.

Malkovritaj asteroidoj : 10
7 Iris13-a de aŭgusto 1847
8 Flora18-a de oktobro 1847
12 Victoria13-a de septembro 1850
14 Irene19-a de majo 1851
18 Melpomene24-a de junio 1852
19 Fortuna22-a de aŭgusto 1852
22 Kalliope16-a de novembro 1852
23 Thalia15-a de decembro 1852
27 Euterpe8-a de novembro 1853
30 Urania22-a de julio 1854
Remove ads

Honoroj

Li estis ano de la Reĝa Societo de Londono kaj ricevis la Oran Medalon de la Royal Astronomical Society en 1853.

Oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads