John Strachey
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Evelyn John St Loe STRACHEY (21a de Oktobro 1901 – 15a de Julio 1963) estis Britia Labor-politikisto kaj verkisto.
Ĵurnalisto laŭ profesio, Strachey estis elektita al la Parlamento en la ĝenerala balotado de 1929. Li estis dekomence sekvanto de Oswald Mosley, kaj kredante, ke la Dua Labor-registaro de Ramsay MacDonald ne estis sufiĉe faranta por batali sendungadon, aliĝis al Mosley por fondi la Novan Partion en 1931. Li rompis el Mosley poste samjare kaj li ne sekvis lin al la Brita Unio de Faŝistoj. Strachey pordis sian sidlokon en la ĝenerala balotado de 1931, estis komunisma simpatianto por la cetero de la 1930-aj jaroj kaj rompis el la Komunisma Partio en 1940.
Dum la Dua Mondmilito, Strachey servis kiel oficiro de la Reĝa aerarmeo por roloj de planado kaj publikaj rilatoj. Li estis unufoje denove elektita al la Parlamento kiel Labor-parlamentano en la ĝenerala balotado de 1945 kaj enposteniĝis kun Clement Attlee kiel Ministro de Manĝo (li iĝis nepopulara figuro pro la kontinua porciumado kaj kiel Sekretario de Ŝtato por Milito. Li plue estis Labor-parlamentano, ĝenerale kiel apoganto de la dekstra frakcio de la partio ĝis sia morto.
Laŭlonge de sia kariero, Strachey estis fekunda verkisto de libroj kaj artikoloj el komunisma vidpunkto en la 1930-aj jaroj kaj kiel socialdemokrato post la Dua Mondmilito.
Remove ads
Verkoj
- Revolution by Reason (1925)
- Workers' Control in the Russian Mining Industry, (1928)
- The Coming Struggle for Power (1932) – en kiu li defendis racion, sciencon kaj kulturon[1]
- Unstable Money, John Day (1933)
- The Menace of Fascism (1933) – alvoko al aktiva rezistado kaj aserto ke faŝismo estis bazita sur la defendo de la privata propraĵo[1]
- The Nature of Capitalist Crisis (1935)
- The Theory and Practice of Socialism (1936) – described by ODNB as "the most important book ever published by the Left Book Club"[1]
- What Are We to Do? (1938)
- Why You Should be a Socialist (1938) – kiu vendis 200 000 ekzemplerojn dum du monatoj [1]
- A Programme for Progress (1940)
- Digging for Mrs. Miller: Some Experiences of an Air-Raid Warden in London (1941)
- A Faith to Fight For (1941)
- Post D (1941/1942)
- Arise to Conquer (1944)
- Labour's task (1951)
- Contemporary Capitalism (1956) – mikso de Kejnesiaj kaj marksismaj analizoj, en kiu li argumentis, ke estas klara konflikto inter kapitalismo kaj demokratio[1]
- The End of Empire (1959)
- The pursuit of peace (1960)
- On the Prevention of War (1962) – defendante konvinkajn teorion anstataŭ unuflankan malarmadon[1]
- The Strangled Cry (1962) – kritiko de komunismo[1]
- "The Challenge of Democracy" (1963)
Remove ads
Notoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
