Jonĝu
urbo en Sud-Koreio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Jonĝu (koree 영주시, laŭ ĉinaj literoj 榮州市) estas urbego en Sud-Koreio.



Remove ads
Bazaj informoj
Geografio
Jonĝu situas en la meza - iom orienta parto de la lando en montara regiono.

Historio
La unua mencio pri Jonĝu okazis en 930. En la historiaj tempoj ĝi havis la statuson plej ofte distrikto. En 1914 aliaj tri distriktoj estis unuigitaj al Jonĝu. La statuso de la urbo estis akirita en 1980.
Ekonomio
Jonĝu estas hejmo de granda aluminio-fabriko, dungante ĉirkaŭ mil laboristojn. La fabriko produktas al klientoj ĉie en Azio.

Trafiko
Jonĝu havas fervojan stacidomon. La urbego estas ligata per aŭtovojo al Pusano.

Klimato
En Jonĝu pluvas aŭ neĝas jare po 1291 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo-septembro. La averaĝa jara temperaturo estas 11,3 °C. Inter novembro-marto ofte frostas, inter junio-aŭgusto la temperaturo proksimiĝas al 30 °C.
Vidindaĵoj
- konfucea akademio
- budhisma templo
- ĉiujara festivalo dediĉita al ginsengo
- kristana kirko
Ĝemelurboj
Fontoj
- WikiTrans
- Policejo
- Mezlernejo
- Kirko
- Poŝto
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads