Joseph McCarthy

usona politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Joseph McCarthy
Remove ads

Joseph Raymond "Joe" MCCARTHY (naskiĝis la 14-an de novembro 1908 en Grand Chute, Viskonsino - mortis la 2-an de majo 1957 en Bethesda, Marilando) estis usona politikisto (respublikana senatano). Li apartenis al la Respublikana Partio kaj iĝis konata pro sia kampanjo de 1950 ĝis 1954 kontraŭ kvazaŭa enfiltriĝo en la usonan registaron de komunistoj kaj samseksemuloj. La tielnomita McCarthy-epoko de la fruaj 1950-aj jaroj, en kiu kontraŭkomunismaj konspiraj teorioj kaj denuncoj determinis la politikan etoson en Usono, estas nomita laŭ li (vidu Makartiismo) [1][2].

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

La agadoj de McCarthy kondukis al la elimino de la karieroj de multaj personecoj en Usono (kaj specife membroj de la publika servo kaj profesiuloj de la filmindustrio) pro politikaj kialoj, pro malveraj akuzoj laŭ kiuj ili supozeble konsistigas sekurecan riskon, aŭ pro sia akuzo de samseksemo .McCarthy ankaŭ akuzis armean personaron je misuzado de ilia aŭtoritato, igante lin interbatali kun armeaj gvidantoj [3] [4][5].

La akuzoj de McCarthy komence alportis al li grandan popularecon, sed kiam liaj akuzoj daŭris eĉ post la ŝanĝo de administrado en Usono kaj la ascendo de prezidanto Dwight Eisenhower, aferoj ŝanĝiĝis, kaj McCarthy estis forigita de la Senata Subkomitato pri Esploroj, kaj eĉ ricevis oficialan kondamno en la usona Senato. En la 1990-aj jaroj, kun la malkaŝo de la "Paperoj Winona" dokumentanta sovetian agadon en Usono, iĝis klare ke nur eta frakcio de tiuj McCarthy nomis fakte prezentis sekurecan riskon. La akceptita opinio inter historiistoj estas ke la agado de McCarthy estis senutila tiurilate, kaj aliflanke, ĝi prezentis minacon al demokratio.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads