Krinostrigo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Krinostrigo
Remove ads

La Krinostrigo (Jubula lettii) estas mezgranda strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. Ĝi estas la nura specio (monotipa) en la genro Jubula. [1] Ĝi estas birdo loĝanta en Centra Afriko.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Aspekto

La Krinostrigo ricevas sian nomon de la longaj, malstriktaj, blankpintaj plumoj sur ĝia krono kaj oreltufoj, kiuj ŝajnas formi kolhararon (krinon). Alie, ĝi estas mezgranda, grandkapa, ruĝecbruna strigo. La supraj partoj estas malhelbrunaj kun mallarĝaj, ondecaj malhelaj strioj, kiuj estas pli malhelaj sur la pli malgrandaj flugilkovriloj kaj sur la kapo, tiel ke ili kontrastas kun la blanka frunto kaj pintoj de la oreltufoj. La vizaĝa disko estas ruĝecbruna kun larĝa nigreta rando kaj blanka gorĝo. La supra brusto estas ruĝecbruna kun blankaj strioj, la malsupra brusto kaj ventro estas flavecbrunaj kun malhelaj strioj, dum la ventro kaj kruroj estas palflavaj. La flugilplumoj kaj la vosto havas larĝajn malhelajn striojn sur ruĝecbruna fono. La beko estas flava, la vaksaĵo verdflava kaj la okuloj, kruroj kaj piedoj estas flavaj. La korpolongo estas 25 cm.[2]

Remove ads

Distribuado kaj habitato

La Krinostrigo estas konata nur el la malaltaj, tropikaj pluvarbaroj de Okcidenta Afriko kaj havas makulecan distribuon de Liberio en la okcidento ĝis la Demokratia Respubliko Kongo. Ĝi estis registrita en Liberio, Eburbordo, Ganao, Kameruno, Ekvatora Gvineo, Gabono, Respubliko Kongo kaj la Demokratia Respubliko Kongo.[2][3]

La Krinostrigo ŝajne preferas fermitan kanopean ĉiamverdan pluvarbaron, precipe areojn kun densaj grimpoplantoj, ĝi ne troviĝas en duonĉiamverdaj malfermaj kanopeaj arbaroj, kaj ne ekzistas registroj for de densa arbaro aŭ arbaraj maldensejoj.[3]

Remove ads

Kutimaro

La Krinostrigo ne estas bone konata. Ĝi estas noktema, ripozanta tage en densejoj tiom proksime al la grundo kiom 2 m, eliranta sur malferman ripozejon ĉe krepusko.[2] Ilia dieto ne estas bone komprenata, sed malgrandaj kaj malfortaj piedoj kaj ungegoj sugestas, ke insektoj kiel akridoj kaj skaraboj formas la plej grandan parton de ĝia dieto. Verda plantmaterialo estis trovita en la stomakenhavo de juna strigo.

Kiel pri ĝia dieto, malmulte oni scias pri ĝia reprodukta konduto kaj la krio ne estas registrita. En la Demokratia Respubliko Kongo, nesto estis observita kaj la rezultoj sugestas, ke ĉi tiu specio demetas tri aŭ kvar ovojn inter marto kaj majo. La nesto estas en arba kavaĵo aŭ malnova nesto el bastonoj de alia besto kiu estas reuzata.[4] Junuloj estis registritaj fine de decembro kaj januaro en Kameruno kaj Gabono, kaj paro da plenkreskuloj kun plenkreskaj idoj estis observita en Liberio fine de februaro.[5]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads