Károly Balás

hungara ekonomikisto, politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Károly Balás
Remove ads

Károly Balás [kAroj balAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balás Károly estis hungara ekonomikisto, politikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1929) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis sipeki [ŝipeki], lia frato estis Kornél Balás.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Károly Balás naskiĝis la 4-an de januaro 1877 en Balassagyarmat. Li mortis la 8-an de oktobro 1953 en Fribourg.

Remove ads

Biografio

Károly Balás frekventis universitatojn en Budapeŝto, Vieno kaj Ĝenevo. Li akiris diplomojn pri juro en 1899, pri ŝtataj sciencoj en 1901. Li advokatiĝis en 1902. Li eklaboris en diversaj juĝejoj. Inter 1906-1914 li instruis en Reĝa Jura Akademio (Kassa), krome en Reĝa Universitato de Budapeŝto inter 1909-1946. En la studjaro 1940 li estis dekano. Inter 1939-1944 li estis parlamenta deputito. Depost 1947 li ne rajtis instrui, eĉ oni malpermesis legi liajn verkojn.

Remove ads

Elektitaj publikaĵoj

  • A népesedés (1905)
  • A jövedelem eloszlás fő ágai a kapitalizmus korában (1913)
  • Die Grundlage der Sozialpolitik (1926)
  • A társadalmi politika új útjai (Novaj vojoj de la socia politiko), (1934)
  • Gedanke einer Neuordnung in der Bevölkerungsfrage (1943)

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads