Kaŭkazo
montaro en Kaŭkazio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kaŭkazo (kartvele კავკასიონი, Kavkasioni, ruse Кавказ, Kafkas) estas montara sistemo inter la Nigra kaj Kaspia maroj, kiu dividas Kaŭkazian regionon en du partojn: norda kaj suda. La antikvaj araboj nomis la Kaŭkazon djabal al-asun aŭ 'monto de lingvoj'[1], ĉar Kaŭkazo estas ne nur loko, kie oni parolas la plej multajn lingvojn proporcie al la areo, sed ankaŭ unu el la lokoj, kie loĝas la plej multaj popoloj en la mondo.
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri montaro en sudokcidenta Azio. Por regiono ĉirkaŭ la montaro rigardu la paĝon Kaŭkazio. |
Remove ads
Deveno de la nomo
La nomo "Kaŭkazo" devenas el greka vorto "kaŭkasos". Supozeble, mem la greka termino originas de malnovirana "kapkah", kio signifas "granda monto", aŭ de hetita "kazkaz" — nomo de tribo, kiu loĝis ĉe la suda bordo de la Nigra Maro.
Ekzistas ankaŭ aliaj etimologiaj provoj, aparte multaj — la amatoraj surbaze de lokaj lingvoj.
Granda kaj Malgranda Kaŭkazo
Kaŭkazo dividiĝas je du partoj: Granda Kaŭkazo kaj Malgranda Kaŭkazo. Ofte per Kaŭkazo oni subkomprenas nur la Grandan Kaŭkazon.
Granda Kaŭkazo havas longon pli ol 1100 km, larĝon ĝis 180 km. Ĝian akson konsistigas Ĉefa aŭ Akvodivida Montoĉeno kaj Flanka Montoĉeno, kiujn akompanas multaj laŭlongaj kaj laŭlarĝaj montoj kun alteco 4000-5000 m. La plej alta monto estas Elbruso kun 5 642 m s. m., ĝi estas konsiderata ankaŭ la plej alta monto de Eŭropo. Grandan Kaŭkazon oni dividas en tri partojn: okcidenta — de marzono ĝis Elbruso, centra — inter montoj Elbruso kaj Kazbek, orienta — orienten de Kazbek. Ĝi havas gravan modernan glaciadon — areo ĉirkaŭ 1430 km.
Granda Kaŭkazo estas ofte konsiderata la natura limo inter Azio kaj Eŭropo (la alia malofte renkontata en literaturo limo estas pli norde, en Kuma-Maniĉa valo).
Malgranda Kaŭkazo situas en Suda Kaŭkazio, norde de Armena plataĵo. Kuniĝas kun Granda Kaŭkazo per Surami (Liĥi) montoĉeno. Longeco ĉirkaŭ 600 km. Alteco ĝis 3724 m (monto Gjamiŝ).
Remove ads
Bildgalerio
- Montaro Kaŭkazo
- Vilaĝo Soli
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads