Kadavrejo

loko por depono de kadavro antaŭ identigo, enterigo, kremacio ktp From Wikipedia, the free encyclopedia

Kadavrejo
Remove ads

Kadavrejomortintejo (en hospitalo, policejo aŭ aliloke) estas uzata por la stokado de homaj mortintaj korpoj kiuj atendas identigon aŭ translokigon por nekropsio aŭ respektive entombigo, kremacio aŭ alia metodo. En modernaj tempoj kadavroj estis kutime malvarmigitaj por eviti malkomponiĝadon.[1]

Thumb
Interna vidaĵo de mortintejo.
Thumb
Detala vidaĵo de mortinta korpo en kadavrejo de Charité.

Tipoj de malvarmigilaj kadavroĉambroj

Estas du ĉefaj tipoj de malvarmigilaj kadavroĉambroj, nome la jenaj:

Pozitiva temperaturo

Korpoj estas tenitaj inter 2 °C (36 ) kaj 4 °C (39 ). Kvankam tio estas kutima uzata por teni la kadavrojn ĝis kelkaj semajnoj, ĝi ne evitas malkomponiĝadon, kiu pluas pli malrapide ol je ĉambra temperaturo.[2]

Negativa temperaturo

Korpoj estas tenitaj inter −10 °C (14 ) kaj −50 °C (−58 ). Kutime uzataj je institucioj de jurmedicino, partikulare kiam la kadavro ne estis identigita. Je tiuj temperaturoj la korpo estas komplete frostita kaj malkomponiĝado estas tre multe malpliigita.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads