Kaddalor

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kaddalor
Remove ads

Kaddalor (tamile கடலூர், Pri tiu ĉi sono aŭdu) estas marhavena urbego en la samnoma distrikto Kuddalor (kie ĝi estas ties ĉefsidejo), en subŝtato Tamilnado, en sudorienta Barato. La loknomo signifas tamile: "kunfluejo".

Thumb
Kirko en Kaddalor
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Geografio

Kaddalor situas sur la Koromandela Marbordo ĉe enfluejo de rivero. Neyveli troviĝas 34, Tanĝavur 128, Tiruĉirapali 132, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 154, Salem (Barato) 175, Mumbajo 1094, Kolkato 1509, tutlanda ĉefurbo Delhio 1895 kilometrojn (aere) .

Thumb
Fiŝkaptista haveno en Kaddalor

Demografio

En 2011 Kaddalor havis 173636. La averaĝa legopovo de la grandurbo estis 78.92%.

Historio

Kaddalor jam estis grava havenurbo en la antikvaj tempoj. En la malfrua 17-a jarcento la britoj akiris la havenon kaj konstruis fortikaĵon. En la sekva jarcento la francoj dufoje prenis la fortikaĵon, fine la britoj reakiris ĝin. La municipo estis establita en 1866, poste levita al pli altaj gradoj en 1991 kaj 2008. En 2004 cunamo kaŭzis ĥaoson en la haveno kaj strandoj. Almenaŭ 572 homoj perdis la vivon.

Ekonomio

Estante marborda urbo, historie la ĉefa industrio de Kaddalor estis fiŝkaptado, baldaŭe graviĝis la ŝipkomerco. Nun la ŝipkomerco moviĝis al aliaj centroj. Kaddalor ankaŭ gastigas la pezan kemiaĵon, ŝipkonstruadon, farmakologiajn kaj energiajn industriojn.

Eduko

En Kaddalor altlernejoj, kolegioj kaj institutoj signifas la altan edukon.

Religio

En 2011 en Kaddalor vivis 89.12% hinduoj, 6.09% islamanoj, 3.98% kristanoj.

Thumb
Templo en Kaddalor

Trafiko

Kaddalor havas stacidomon, tamen la vojoj havas pli gravan lokon. En la urbo aŭtobusoj kaj privataj busetoj liveras la pasaĝerojn. La plej proksima flughaveno funkcias ĉe Pondiĉeri, dum la plej proksima eksterlanda flughaveno en Ĉenajo. La haveno estas malgrava.

Klimato

Kaddalor situas en savanoklimato kun musono laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 1391 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aŭgusto-decembro pli ofte. La temperaturo varias averaĝe inter 24-32 °C.

Thumb
Hospitalo en Kaddalor

Vidindaĵoj

Famuloj

En Kaddalor naskiĝis Dandapani Jayakanthan.

Fontoj

  • WikiTrans
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads