Neyveli
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Neyveli (tamile நெய்வேலி) estas planita, industria kaj mina urbego en Distrikto Kuddalor, en subŝtato Tamilnado, en sudorienta Barato.

Minejo en Neyveli
Remove ads
Geografio
Neyveli situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 87 metrojn. Distrikta sidejo Kaddalor troviĝas 34, Kumbakonam 74, Tiruvannamalai 82, Salem (Barato) 144, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 180, Mumbajo 1086, Kolkato 1540, tutlanda ĉefurbo Delhio 1907 kilometrojn (aere) .

Oficejo en Neyveli
Demografio
En 2011 Neyveli havis 105 687, sed pli frue en 1991 estis 118,080, en 2001 127,552.
Historio
En 1935 oni trovis de lignitojn ĉirkaŭ vilaĝo Neyveli. La mina entrepreno estis formita en 1956 kaj la minado komenciĝis en 1962. La planita urbo mem kreiĝis depost 1956 kaj havas 32 apartajn blokojn. Ĉiu bloko situas de la alia ĉirkaŭ 1 kilometron kaj ili estas apartigitaj per dulenaj vojoj. La unua termika centralo estis kreita en 1962 kun asistado de Sovetunio.
Ekonomio
La ekonomio baziĝas sur la lignitminejoj kaj la rilataj termikaj centraloj. Ili produktas kurentojn. Aliaj malgrandaj industrioj inkludas brikoproduktadon, teksadon kaj agrikulturon. La surfaca ruĝa grundo estas kultivebla.
Eduko
En Neyveli altlernejo kaj gimnazioj funkcias.
Trafiko
Neyveli havas stacidomon, kiu kuŝas sur la fervoja linio Kuddalor-Salem kun ĉiutagaj personaj trajnoj. La urbego situas ĉe nacia aŭtovojo Ĉenajo-Tanĝavur. En la urbo aŭtobusoj kaj busetoj liveras la pasaĝerojn. La plej proksima flughaveno funkcias ĉe Tiruĉirapali.
Klimato
En Neyveli jare pluvas averaĝe ĉirkaŭ 1000 mm.
Nomportantoj
Fontoj
- WikiTrans
- Wikimapo
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads