Kaduna (urbo)

milionurbo kaj universitata urbo en Niĝerio From Wikipedia, the free encyclopedia

Kaduna (urbo)
Remove ads

Kaduna estas milionurbo kaj universitata urbo en Niĝerio. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma subŝtato Kaduna[1] Laŭ la stato de 2006 en la komunumo vivis 760 084 loĝantoj sur areo de 431 000 000 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0 loĝantoj/km².

Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Afriko. Por samnoma subŝtato rigardu la paĝon Kaduna (subŝtato). Por samnoma rivero legu la artikolon Kaduna (rivero).
Rapidaj faktoj Administrado, Statuso ...
Thumb
la subŝtata administrejo

La simbolo de Kaduna estas la krokodilo.

Remove ads

Geografio

Kaduna situas en valo de rivero (same tiel nomata Kaduna) en nord-centra parto de la lando. Islamanoj vivas plejparte en la norda urboparto kaj kristanoj en la suda urboparto. Kano (urbo) troviĝas je 220 km-oj.

Historio

La urbo estis fondita fare de la britoj en 1913 kaj iĝis regiona ĉefurbo inter 1917-1967. En 2000 religia tumulto okazis, sekve almenaŭ mil homoj mortis. Post 2 jaroj denove okazis tumulto, tiam diversaj preĝejoj kaj hoteloj estis bruligitaj kaj ankaŭ tiam homoj mortis. En 2009 ankaŭ tiu urbo gastigis la futbalan mondĉampionecon.

Ekonomio

Kaduna estas industria centro, kie oni produktas teksaĵojn, maŝinojn, ŝtalon, aluminion kaj kemiaĵojn.

Trafiko

Kaduna havas 2 flughavenojn, ĉefvojon kaj en 2009 fervojo konstruiĝis inter Abuĝo-Kano, kiu trairas Kadunon.

Vidindaĵoj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads