Kamber Ali Ĥan

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Kamber Ali Ĥan (ofte pli simple Kamber) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano).

Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

Kamber Ali Ĥan situas sur ebenaĵo en la nordokcidenta Sindo okcidente de Larkana. Tiu lasta urbo troviĝas 21, Sukur 84, Kveta 307, Karaĉio 319, Lahore 756, Peŝavaro 789, Rawalpindi 824, Islamabado 836 kilometrojn (aere) .

Loĝantaro

Loĝantaro
1972198119982017
18 47625 88558 369101 474

La loĝantaro plejparte parolas sinde. Kamber Ali Ĥan atingis la internacian klasifikon urbego aŭ grandurbo en la 2010-aj jaroj. Islamanoj estas 98 %.

Thumb
Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas videbla Kamber Ali Ĥan kiel Qamber
Thumb
Fervojaj linioj en Pakistan, kie estas videbla ankaŭ Kamber Ali Ĥan kiel Qamber

Klimato

Kamber Ali Ĥan situas en musona klimata regiono. Somero estas ekstreme varma kun temperaturoj 53 °C kaj vintro estas iomete malvarmeta, kelkfoje iomete sub frostopunkto. La varma vetero daŭras de majo ĝis septembro. Musono regas de julio ĝis septembro kaj alportas pluvegojn. Fulmotondroj kaj polvoŝtormoj estas tre oftaj.

Trafiko

Al Kamber kuras 3 flankovojoj, la plej grava el Larkana. La mallarĝa fervoja linio inter Larkana-Ĝakobabad jam estas malmuntita. Proksimaj enlandaj flughavenoj funkcias en Sukur kaj Ĝakobabad.

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads