Kandidozo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kandidozo estas funga malsano kaŭzata de kelkaj specoj de Candida, el kiuj Candida albicans estas eble la plej ofta. La plejmulto de aliaj specoj de Candida ne kaŭzas malsanon al homoj.

buŝa kandidozo ĉe la lango de infano
Candida albicans estas parto de la normala flaŭro de la buŝo aŭ de la digesta sistemo, sed povas ankaŭ esti en malgrandaj nombroj en la normala flaŭro de la vagino.
La haŭto-mukozaj formoj de Kandidozo
La varmo kaj la malsekeco respondecas pri limigitaj formoj de kandidozo, ofte sur haŭtaj sulkoj, kaŭzante ruĝiĝon, doloron kaj jukadon.
- grandaj sulkoj (ingvenoj, gluteoj, akseloj)
- malgrandaj sulkoj (piedfingroj)
- La specifa variaĵo angula stomatito koncernas la du angulojn de la buŝo, inter la lipoj.
La buŝa kandidozo estas la plej ofta mukoza manifestiĝo, kaj ĝi estas des pli ofta, ju pli malforta estas la imunosistemo, kaj ĝi povas preni la formon de kandidozo buŝo-faringa aŭ ezofaga, se ĉeestas infektado per HIV/aidoso.
Ankaŭ aliaj mukozoj povas esti atingitaj de la malsano:
- anusa aŭ
- generila mukozo - tial la malsano interalie konsideratas unu el la veneraj malsanoj.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads