Kantaro-Vikio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
KantarViki estas vikio, kiu celas havi kolekton de kantoj en Esperanto kaj ĉion, kio rilatas al ili: nome tekstojn, notojn kaj ligilojn al Esperanto-muziko en Interreto. La retejo startis en 2003,[kiam?] ĝi funkcias per vikia teknologio MediaVikio.[1]
Estante produktaĵo de internacia kunlaborado, la kantaro havas kaj malnovajn movadajn kantojn kaj kantotekstojn de modernaj muzikaj grupoj.
En la kantaro oni povas serĉi kantojn laŭ nomo aŭ kategorio. Haveblas alfabeta indekso. Krom tekstoj, la kantaro provizas akordojn por amatoraj ludantoj, kodojn por poŝtelefonoj, kaj tonsilabojn.
Paĝoj pri muzikaj grupoj prezentas liston de albumoj kaj ĝeneralan informon.
La 17-an de aŭgusto 2009 prezentiĝis 1009 kantotektstoj. Fine de la jaro 2010 jam estis pli ol 2000. Ĝi nun prezentas pli ol 3000.[2]
Remove ads
Sekcioj
- Aŭtoroj
- Kantoj
- Diskoj
- Grupoj
- Kanzonaroj
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads