Kantono Los-Anĝeleso
kantono en Kalifornio, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Kantono Los-Anĝeleso - angle Los Angeles County (Los Angeles signifas en la hispana La anĝeloj) - estas kantono de la ŝtato Kalifornio en Usono. Laŭ takso de la usona censa oficejo de julio 2006 ĝi havis 9 948 081 loĝantojn. Sekve temas pri la plej loĝantoriĉa kantono de tuta Usono. La sidejo kaj administra centro de la kantono estas en la urbo Los-Anĝeleso.


La marborda parto de la kantono ĉe la Pacifika Oceano estas urbare strukturigita. Pli oriente, en la valo Santa Clarita kaj en la nordo de la kantono, proksime al la najbara kantono Kern, la pejzaĝo estas dezertosimila.
Remove ads
Geografio
La kantono kovras areon de 10.517 kvadrataj kilometroj kaj okcidente respektive pro malregula marbordo ankaŭ sude limas al la Pacifika Oceano. Al la oceano tra la distrikto fluas la riveroj Los Angeles, Rio Hondo, San Gabriel kaj Santa Clara. La plej signifaj montaroj nomiĝas Santa Clara kaj San Gabriel, ili jam konsideriĝas parto de la Roka Montaro. Al la teritorio ankaŭ apartenas la oceanaj insuloj San Clemente kaj Santa Catalina. Granda parto de la marbordo limas al la golfo de Santa Monica.
Limas la kaliforniaj kantonoj Ventura, Kern, San Bernardino kaj Orange.
La teritorio dividiĝas al Agoura Hills, Alhambra, Arcadia, Artesia, Avalon, Azusa, Baldwin Park, Bell, Bell Gardens, Bellflower, Beverly Hills, Bradbury, Burbank, Calabasas, Carson, Cerritos, Claremont, Commerce, Compton, Covina, Cudahy, Culver City, Diamond Bar, Downey, Duarte, El Monte, El Segundo, Gardena, Glendale, Glendora, Hawaiian Gardens, Hawthorne, Hermosa Beach, Hidden Hills, Huntington Park, Industry, Inglewood, Irwindale, La Cañada Flintridge, La Habra Heights, Lakewood, La Mirada, Lancaster, La Puente, La Verne, Lawndale, Lomita, Long Beach, Los-Anĝeleso, Lynwood, Malibu, Manhattan Beach, Maywood, Monrovia, Montebello, Monterey Park, Norwalk, Palmdale, Palos Verdes Estates, Paramount, Pasadena, Pico Rivera, Pomona, Rancho Palos Verdes, Redondo Beach, Rolling Hills, Rolling Hills Estates, Rosemead, San Dimas, San-Fernando, San Gabriel, San-Marino, Santa Clarita, Santa Fe Springs, Santa Monica, Sierra Madre, Signal Hill, South El Monte, South Gate, South Pasadena, Temple City, Torrance, Vernon, Walnut, West Covina, Okcidenta Holivudo, Westlake Village kaj Whittier.
Urboj laŭ loĝantaronombro
Aliaj setlejoj
Plaĝaj urboj
Remove ads
Historio
La kantono Los-Anĝeleso estas unu el la unuaj kantonoj de la usona ŝtato Kalifornio. Ĝi kreiĝis dum la jaro 1850. Partoj de la distrikta teritorio pli poste estis donataj al la najbaraj distriktoj San Bernardino (1853), Kern (1866) kaj Orange (1899).
Servoj
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo de la distrikto (angle) Arkivigite je 2006-04-24 per la retarkivo Wayback Machine
34° 10' 48" norde, 118° 15' 36" okcidente Mapo
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads