Kantono Sonoma
kantono en Kalifornio, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Kantono Sonoma - angle Sonoma County - estas kantono de Usono en la subŝtato Kalifornio. Ĝi situas norde de la Golfo de San-Francisko. Ĝia ĉefurbo estas Santa Rosa. La kantono estas parto de la urbega "Areo Golfo de San-Francisko". La vorto "Sonoma" venas el la lingvo de la Mivok-indianoj kaj tradukatas aŭ "valo de la luno" aŭ "lando de ĉefulo nazo".

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 488 863 personoj sur areo de 4 580 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 107 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Mendocino, kantono Lago, kantono Napa, kantono Solano kaj kantono Marin.

Remove ads
Ekonomio
La kantono konatas pro sia vinproduktado kaj grandaj vitejoj. Aparte produktiĝas la vinspecoj Chardonnay, Cabernet Sauvignon kaj Pinot Noir, sed iom malplikvante ankaŭ Merlot kaj Zinfandel.
Turismo
Unu el la plej pitoreskaj plaĝoj de Kalifornio estas la 17 mejlojn longa Sonoma Coast State Beach laŭlonge de la ŝtata ŝoseo 1 inter la loĝlokoj Kenner kaj Bodega Bay.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads