Kaprimulgoformaj birdoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kaprimulgoformaj birdoj
Remove ads

Kaprimulgoformaj birdoj estas birda ordo kiu enhavas la ĉieajn kaprimulgojn, la podargojn de Aŭstralazio kaj sudorienta Azio, la sudamerikajn branĉulojnniktibiojn kaj guaĉaron kaj la aŭstralaziajn noktokaprimulgojn. Preskaŭ ĉiuj estas noktulaj kaj manĝas insektojn, escepte la amerika guaĉaro kiu estas la ununura noktula birdo kiu manĝas plantojn. Tiuj birdoj estas en ĉiu kontinento escecpte Antarkto.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Ordigo de tiuj birdoj estis ĉiam komplikaj ĉefe ĉe la kaprimulgoj, kiuj estas multaj specoj kaj kiuj estas ĉu komunaj ĉu kunorelaj. Tradicie la kaprimulgoformaj estas inter la strigoj (noktulaj birdoj kun lertega vidkapablo) kaj la apusedoj (longaj kaj longflugilaj birdoj kun malfortaj kruretoj). Tamen ili foje estis kunigitaj kun strigoj, apusoj, krom alcionoj, upupo, muŝbirdoj, tokoj, koracioj, abelmanĝuloj, pegoj, trogonoj kaj eĉ kolibroj!

Nomo de la ordo devenas de tradicia miskredaĵo, ke kaprimulgoj suĉas lakton de kaprinoj.

La familioj de la ordo Kaprimulgoformaj estas jenaj:

Thumb

Baze sur analizoj de DNA -notinde β-fibrinogeno introno 7-, Fain & Houde (2004) konsideris, ke la familioj de la Kaprimulgoformaj estas membroj de la proponita klado Metaves, kiu inkludus ankaŭ la hoacinon, faetonedojn, pterokloformajn, kolombojn, kaguon, eŭripigon, mesitornedojn, flamengojn, grebojn kaj apusedojn kaj eĉ kolibrojn. Tiu klado troviĝas ankaŭ ĉe la ampleksa studio de Ericson et al. (2006), sed la subteno estas tre malforta.

La Aegoteledoj (noktokaprimulgoj) kun ĉirkaŭ dekduo de vivantaj specioj en ununura genro estas verŝajne pli proksimaj al Apodoformaj birdoj (Mayr 2002); tiuj kaj la Kaprimulgoformaj estas proksimaj parencoj, estante grupitaj kune kiel Cypselomorphae. La oleobirdo kaj la podargoj ŝajnas tre distingaj inter la restantaj Kaprimulgoformaj, sed ilia certa lokigo ne povas esti solvita baze nur sur osteologia datumaro (Mary 2002).

Remove ads

Bildaro

Referencoj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads