Karaikudi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Karaikudi, ankaŭ Karaikkudi, (tamile காரைக்குடி) estas urbego en distrikto Sivaganga, en subŝtato Tamilnado, en sudorienta Barato. Ĝi estis deklarita heredaĵurbo. La loknomo derivas sian nomon de dorna planto.

Ĉefvojo en Karaikudi
Remove ads
Geografio
Karaikudi situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 82 metrojn. Pudukkottai troviĝas 17, Tiruĉirapali 69, Tanĝavur 73, Maduraj 79, Dindigul 85, Koimbatore 212, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 352, Mumbajo 1160, Kolkato 1710, tutlanda ĉefurbo Delhio 2051 kilometrojn (aere) .

Stacidomo
Demografio
En 2011 Karaikudi havis 106 714 da loĝantoj. La meza legopovo estas 81.48%.
Historio
Karaikudi estis establita en la 19-a jarcento. Mahatma Gandhi faris du paroladojn en la urbo en 1927. La municipo estis fondita en 1928, en pli altaj statusoj en 1973, 1988 kaj 2013.
Ekonomio
Karaikudi estas evolua urbo precipe industrie. Gravas ankaŭ la hejmindustrio, la virinoj teksas korbojn el palmfolioj, la viroj produktas kahelajn mozaikojn.
Religio kaj lingvoj
La ĉefa religio en Karaikudi estas hinduismo. La tamila estas la oficiala lingvo.
Eduko
En Karaikudi universitato kaj kolegio funkcias.
Trafiko
Karaikudi estas bone ligita voje kaj fervoje al la proksimaj areoj. La plej proksimaj flughavenoj funkcias en Tiruĉirapali kaj Maduraj.
Klimato
Karaikudi havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen kun musonoj. Jare pluvas averaĝe 920 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en la dua jarparto pli ofte. La temperaturo varias inter 24-34 °C.

Palaco
Vidindaĵoj
- temploj, moskeoj, kirkoj
- palaco
Fontoj
- WikiTrans
- Universitato
- Universitato
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads