Karakalpakio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Karakalpakio aŭ Karakalpakujo (karakalpake Qaraqalpaqstan Respublikasi, Qaraqalpaqstan [nova latinalfabeta literumo]; Қарақалпақстан Республикасы, Қарақалпақстан [malnova cirilalfabeta literumo]; uzbeke Qoraqalpog‘iston Respublikasi, Qoraqalpog‘iston), oficiale, laŭvorte, Respubliko Karakalpakio aŭ Respubliko Karakalpakujo, estas aŭtonoma respubliko en la okcidento de Uzbekio, proksime de la lago Aralo. Ĝi kovras areon de 164 900 km² kaj komence de la jaro 2008 en ĝi vivis 1 727 813 loĝantoj. La ĉefurbo estas Nukus.


Remove ads
Geografio
Oriente de la areo situas la dezerto Kizilkumo, okcidente la ebenaĵo Ustjurt, kaj meze la delto de la rivero Amudarjo.
La akvo en la lago Aralo dum la lastaj jardekoj pli kaj pli malmultiĝis, ĉar la antaŭaj alfluoj per la riveroj Amudarjo kaj Sirdarjo pro tre fortiĝinta akvigo de kotonoplantejoj kaj aliaj agrikulturaj areoj ne plu atingas la lagon. Tio en la lastaj jardekoj gvidis al fortaj ekologiaj ŝanĝoj en la tuta regiono, al klimataj kaj geologiaj ŝanĝoj - sume al ekologia katastrofo. La bordoj de la lago retiriĝis de la tradiciaj havenurboj kaj ripozlokoj. Granda nombro de ŝipoj nun seke kuŝas sur sabla kaj sala fundo de la lago, anstataŭ en la akvo, kaj donas la impreson kvazaŭ temus pri "ŝipa tombejo".
Remove ads
Loĝantaro
La loĝantaro je po triono konsistas el karakalpakoj, el uzbekoj kaj kazaĥoj.
Politiko
La aŭtonoma respubliko havas propran parlamenton, propran ministraron kaj propran flagon. La karakalpaka lingvo kaj la uzbeka lingvo estas la du oficialaj lingvoj de la regiono.
Unu el la vicgvidantoj de la Parlamento de Uzbekio (Oliy Majlis) estas reprezentanto de la aŭtonoma respubliko - ĉiam tiu, kiu momente estas la gvidanto de la Parlamento de Karakalpakio (Joqargi Keñes).
Administra divido
Karakalpakujo estas dividita en 14 distriktojn (karakalpake rayon laŭ la paralela rusa vorto, uzbeke tuman) kaj en 7 eksterdistriktajn urbojn (karakalpake qalas, uzbeke shahar). La eksterdistriktaj urboj estas Nokis, Shimbay, Kegeyli, Hoĝejli, Taqıyatas, Qoñirat kaj Tõrtkūl. La distrikto Kegeyli en sia nuna formo ekestis en 2004 per kunigo de la antaŭaj du distriktoj Kegeyli kaj Bozataw (ĉefloko estis Qazanketken).
Remove ads
Historio
Ĝis la jaro 1924 la nordo de la regiono kun la regiono de la dezerto Kizilkumo apartenis al la Kirgiza ASSR ene de la Rusia Soveta Socialisma Respubliko - la nuna Kazaĥio. La sudo de Karakalpakujo ĝis la jaro 1924 estis parto de la Ĥorezma Popola Soveta Respubliko (ĝis 1920 Ĥanlando Ĥivo). Ekde la 27-a de oktobro 1924 la nordo kaj sudo konsistigis komunan administran regionon - unue kiel aŭtonoma oblasto, ekde la 20-a de marto 1932 kiel Karakalpaka Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko, post la 5-a de decembro 1936 kiel parto de Uzbeka SSR, kaj post 1991 de la postsocialisma Respubliko Uzbekio.
Remove ads
Ekonomio
La ĉefaj ekonomiaj branĉoj estas la prenado de nafto kaj gaso, de saloj kaj fosfatoj el la tero, la akvige subtenata kultivo de kotono kaj rizo, la bredado de ŝafoj kaj silkraŭpoj kaj la tekstila industrio - surbaze de la produktataj lano kaj silko.
Por havi sufiĉan akvon por la kultivo de kotono, ordonita de Jozef Stalin, granda kvanto el la akvo de la riveroj Amudarja kaj Sirdarja estis forkondukita en sennombrajn kanaletojn, tiel ke multe maltro da rivera akvo atingas la lagon Aralo, kiu sekve pli kaj pli malaperas.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- fotoj pri Karakalpakujo (anglalingva retejo) Arkivigite je 2007-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads