Karibia Komunumo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Karibia Komunumo (angle Caribbean Community and Common Market, CARICOM, do "Karibia Komunumo kaj Komuna Merkato") estas internacia organizaĵo kun ĉefa sidejo en Ĝorĝtaŭno (Gujano).
Remove ads
Historio
La organizaĵo fondiĝis en 4-an de julio 1973 kiel rezulto de 15-jaraj intertraktadoj, pere de la subskribo de la Traktato de Chaguamaras (Chaguaramas estas urbo sur la karibia insulo Trinidado). La unuaj kvar membroŝtatoj estis Barbado, Jamajko, Gujano kaj Trinidado kaj Tobago. La interŝtatan ligon antaŭis la "Karibia Liberkomerca Areo" (angle Caribbean Free Trade Area, CARIFTA).
Per la fondiĝo de la Karibia Komunumo komenciĝis la ŝanĝo de interŝtata kunlaboro de liberkomerca zono al interŝtata komunumo ne nur alstrebanta ekonomian kunlaboron - modelo estis kaj estas la Eŭropa Unio. En 2001 la registarestroj de la membroŝtatoj subskribis novan, reviziitan Traktaton de Chaguaramas, kiu plu respegulas tiun evoluon.
Remove ads
Membroj
Plenaj membroŝtatoj



Plenaj membroŝtatoj estas la sekvaj 15 ŝtatoj kaj transmaraj teritorioj de Britio:
Asocie ligitaj ŝtatoj
Asocie ligitaj ŝtatoj estas la sekvaj 5 transmaraj teritorioj de Britio:
Observantaj ŝtatoj
Observan statuson havas la sekvaj ŝtatoj:
Remove ads
Celoj
Ĉefa celo de la Karibia Komunumo estas la kunordigo pri la ekstera politiko de la membroŝtatoj kaj kunlaboro en la temaroj sano kaj sociaj aferoj, eduko, kulturo kaj sporto, scienco kaj tekniko. Cele al pli forta ekonomia integriĝo fondiĝis la Karibia Komuna Merkato (angle Caribbean Common Market, CCM). Ĝi konsistigas doganunion kun unuecaj eksteraj doganoj. Krome inter la membroŝtatoj ekzistas regularoj por evito de duoblaj impostoj kaj funkcias kunlaboro en la temaroj subteno de ekonomia evoluo kaj industriigo. La Karibia Komuna Merkato funkcias ekde la 1-a de januaro 2006. Ĝis la stato de januaro 2010 tamen el la 15 plenaj membroŝtatoj de la Karibia Komunumo nur 6 ŝtatoj partoprenas en la komuna merkato (Barbado, Belizo, Gujano, Jamajko, Surinamo, Trinidado kaj Tobago).
Krome la Karibia Komunumo penas enkonduki unuecajn komunumajn pasportojn por la loĝantoj de laŭeble multaj (aŭ ĉiuj) membroŝtatoj.
Signifo
En la membroŝtatoj de la Karibia Komunumo vivas proksimume 15 milionoj da homoj. La plej multaj ŝtatoj konsideratas evolulandoj kun malaltaj salajroj.
Vidu ankaŭ
Literaturo
- R. A. Abdullah Khan: The Caribbean Court of Justice and Referrals from National Courts: Unavoidable Supremacy?, en: Griffin's View on International and Comparative Law 5.1 (2004) paĝoj 26-31. ligilo Arkivigite je 2005-05-15 per la retarkivo Wayback Machine.
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo de la Karibia Komunumo Arkivigite je 1998-07-11 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads