Sremski Karlovci

urbo en Serbio From Wikipedia, the free encyclopedia

Sremski Karlovci
Remove ads

Sremski Karlovci (serbe Сремски Карловци, kroate Srijemski Karlovci, germane Karlowitz, hungare Karlóca) estas urbo kaj municipo en Serbio, en Vojevodio, en Srem, en Suda Baĉka. Alia komunumo ne apartenas al la municipo.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Bazaj informoj

Thumb
Panoramo de Sremski Karlovci

Situo

Sremski Karlovci situas sur dekstra bordo de Danubo, Novi Sad troviĝas 11 kilometrojn.

Historio

La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895. La unua mencio devenis el 1308 en formo Karon. Ĝis la turkoj la bienoj apartenis al familio Báthory. En 1521 la turkoj okupis la komunumon kaj tenis ĝin dum 170 jaroj. Tie okazis en 1699 la 72-taga kongreso, kiu finis la batalojn inter la Turka imperio kaj la eŭropaj landoj kaj finiĝis per Traktado de Karlovic. Ekde tiam la loko estis rezidejo de serba metropolito.

Thumb
Muzeo de Danubaj Ŝvaboj, Sremski Karlovci.

En 1848 la serbaj loĝantoj deklaris sian sendependecon disde la hungaroj kaj elektis patriarko Rajacić. Sekve la hungara armeo forbruligis la urbeton, kie troviĝis 6000 da serbaj batalantoj. En 1910 loĝis 6342 da homoj, (3536 serboj, 1899 kroatoj, 434 germanoj, 380 hungaroj). La urbo apartenis al Szerém, al Kroatio, ĉar la regiono estis ŝanĝita por Rijeka.

En 2002 loĝis en la urbo 8 800 da loĝantoj (serboj 75%, kroatoj 9%, jugoslavianoj 3%, hungaroj 2%, montenegranoj 1%). Oni kultivas en la ĉirkaŭo grenon kaj furaĝplantojn, sur deklivoj de Fruška gora vitujojn kaj fruktarbojn.

Ĝemelurboj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads