Serba lingvo

sudslava lingvo From Wikipedia, the free encyclopedia

Serba lingvo
Remove ads

La serba lingvo (serbe: srpski, kodo laŭ ISO 639: scc/srp, sr) estas normigita versio de la serbokroata lingvo. Ĝi estas oficiala lingvo en Serbio, Montenegro, kaj en Bosnio kaj Hercegovino. Normale ĝi estas skribata per cirila alfabeto kaj latina alfabeto.

Serba (Turingio) estas komunumo de la distrikto Saale-Holzland en la federacia lando Turingio de Germanio.
Thumb
Rapidaj faktoj vario de plurcentra lingvo • norma lingvovario • lingvo, orient-hercegovina dialekto • serbokroata lingvo ...
Thumb
Remove ads

Parencaj lingvoj

La serba estas reciproke komprenebla kun la kroata, la bosna kaj la montenegra. La parenco al la ceteraj slavaj lingvoj estas malpli granda. Ĉiuj kvar normigitaj versio estas bazitaj sur ununura novŝtokava dialekto, kaj estis saĝe dividitaj post la disrompo de Jugoslavio.

La plej parto de serboj parolas la serban lingvon, membro de la familio de la sudaj slavaj lingvoj. Krom la fakto, ke la serba identeco estas pli malpli ligita al la serba lingvo mem, se oni kromigas la fakton, ke de la serboj estas uzataj alterne ambaŭ kaj la cirila alfabeto kaj la latina alfabeto, la serba estas tre simila al la kroata kaj multaj fakuloj (ĉefe antaŭ la disigo de Jugoslavio) konsideri ambaŭ kiel du variantoj de komuna lingvo serbo-kroata.

Remove ads

Variaĵoj de la serba lingvo

La serba lingvo ekzistas en du iom malsame prononcataj variaĵoj.

Ekzistas kelkaj variantoj de la serba; la plej komune parolata en Serbio estas la varianto ekava. La varianto iekava, parolata de la serboj de Montenegro, de Bosnio-Hercegovino kaj de Kroatio, diferenciĝas nur pro la prononco de kelkaj vokaloj (ekzemple lakto oni diras mleko en serba ekava kaj mlijeko en serba iekava). Krome ekzistas kelkaj regionaj diferencoj ĉe la nivelo de la prononco kaj de la uzo de kelkaj vortoj. La plej antikvaj formoj de serba estas la malnova serba kaj la ruso-serba, versio de la slavona lingvo, la liturgia lingvo de la slavaj ortodoksaj eklezioj. En Kosovo kelkloke praktikatas la oravaĉka dialekto.

Remove ads

Cirilaj kaj latinaj literoj en la serba skribo

А а Б б В в Г г Д д Ђ ђ Е е Ж ж З з И и Ј ј К к Л л Љ  љ  М м
A a B b V v G g D d Đ đ E e Ž ž Z z I i J j K k L l Lj lj M m
Н н Њ  њ  О о П п Р р С с Т т Ћ ћ У у Ф ф Х х Ц ц Ч ч Џ  џ  Ш ш
N n Nj Nj O o P p R r S s T t Ć ć U u F f H h C c Č č Dž dž Š š

Aliaĵoj

Kelkaj membroj de la serba diasporo ne parolas la lingvon, sed pluestas konsiderataj kiel serboj laŭ la origino.

Inter la neserboj kiuj studis la serban, oni trovas elstarajn gravulojn kiel Johann Wolfgang von GoetheJ. R. R. Tolkien.

Vidu ankaŭ

Thumb
Thumb

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads