Karoto
radilegomo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Karoto (Daucus carota subsp. sativus) estas radiklegomo, tipe oranĝkolora kun ligneca teksturo. Karoto estas kultivata por sia manĝebla karneca radiko, manĝata kiel legomo. La manĝebla parto de karoto estas la pivotradiko. Karoto estas ankaŭ japana urbeto apud Hiroŝimo.


Remove ads
Historio
Verŝajne la sovaĝaj prakarotoj devenis el Afganio, kie restas la centro de diverseco de varioj de D. carota.
Origine karotoj havis koloron purpuran, blankan aŭ flavan. La nuna oranĝa karoto disvolviĝis en Nederlando kiel omaĝo al princo Vilhelmo la 1-a dum la Nederlanda lukto por sendependeco de Hispanio en la 16-a jarcento (la oranĝa koloro apartenas al la dinastio Oranje-Nassau kaj nun al Nederlando). La oranĝa karoto ne nur havas pli bonan guston, sed ankaŭ enhavas betakarotenon, kio igas ĝin pli saniga, kaj tial la kultivado de ĉiuj aliaj karotvarioj ĉesis.
Remove ads
Sovaĝa karoto
La familiara sovaĝa floro, sovaĝa karoto, estas semo de ĝardenkaroto; ĝardenkarotoj ebligataj semiĝi baldaŭ revenas al sia sovaĝa pratipo, kun forkoformaj, karotodoraj, manĝeblaj radikoj, kiuj rapide iĝas tro lignecaj kaj amaraj por manĝi. Pastinakoj estas proksimaj parencoj de karotoj.
La sovaĝa karoto ĉeestas ĉie en Eŭropo, en Centra kaj Okcidenta Azio kaj en Nord-Afriko. Ekzistas ĉirkaŭ 22 varioj.
Remove ads
Nutro
- La energia kontribuaĵo de la karoto estas 136 kJ en 100 g. Enhavas 90 % da akvo, 1 % da proteinoj, 0,3 % da lipidoj kaj ĝis 12 % da sukero.
- 100 g da karotoj enhavas pli ol la duonon de la ĉiutaga bezono de vitamino A. La enhavo da vitamino C estas meze 7 mg en 100 g, kaj la karoto enhavas ankaŭ vitaminojn B1 kaj B2.
- La mineralaj enhavoj de la karoto estas ĉefe kalio, kalcio, magnezio kaj fero.
- Le enteno da fibroj estas grava, ili estas majoritate pektino kaj celulozo.
Diversaĵoj
- Genetikisto Leonard M. Pike serĉis kaj reinventis purpuran kaj blankan karotojn enhavantajn substancojn por preventi kanceron. Vendo estis malmulta.
- La plej granda karoto en la mondo situas ĉe Okahune, Nov-Zelando. Ĝi altas ĉirkaŭ kvar metrojn kaj konsistas el gipso.
Eksteraj ligiloj
esperante Recepto kun karotoj
angle Receptoj kun karotoj
angle Tutmonda Karotmuzeo
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads