Katedralo de Chartres

From Wikipedia, the free encyclopedia

Katedralo de Chartres
Remove ads

La Katedralo de la Ĉieliro de Nia Sinjorino (france Cathédrale de l'Assomption de Notre-Dame), estas katolika katedralo en la urbo Chartres, en la departemento Eure-et-Loir, en Francujo, je 80 kilometroj sudokcidente de la nacia ĉefurbo, Parizo. Ĝi estas la sidejo de la episkopujo de Chartres.

Rapidaj faktoj Estaskatolika katedralo, malgranda baziliko, kolekto [+], Estas ...
Thumb
Vidaĵo al la katedralo (okcidenta fasado)
Thumb

Ĉi tiu katedralo markis mejloŝtonon en la evoluo de la gotika arĥitekturo kaj ekigis pintan periodon en la regado de la teĥniko kaj stilo gotikaj, kreante ekvilibron inter ambaŭ. Ĝi multe influis sur postaj konstruaĵoj kiuj baziĝis sur la sama stilo kaj ĝi estis la rekta modelo por la katedraloj de Reims kaj Amiens.

La figuro plej grava en la historio de ĉi tiu diocezo estis la episkopo Fulberto de Chartres, skolastika teologo rekonata en tuta Eŭropo. En 1979 ĝi estis deklarita de Unesko, "Monda heredaĵo".

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads