Kathleen Hall

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Kathleen Mary HALL (naskiĝis la 28-an de januaro 1924, mortis la 15-an de novembro 2016) estis brita esperantistino kaj honora membro de UEA (2002).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Ŝi instruis la francajn lingvon kaj kulturon en britaj universitatoj, verkis fakajn librojn kaj tradukis verkojn de Kipling al Esperanto. Lojala kaj laborpreta ano de la E-grupo de Oksfordo, dum jaroj ŝi instruis en la kursoj de Barlaston, Britio. Dum jardekoj ŝi helpis transdoni E-on al Afriko, kaj, inter ĉiuj aliaj servoj, redaktis la bultenon La Afrika Reto por afrikaj verkemuloj. Ŝi estas ekzemplo de esperantista laboremo kaj modesteco, ĝis la vivfino helpis pri ĉiuj esperantistaj aferoj, servis ĉe informagadaj budoj kaj gastigis esperantistojn.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads